Kia belega malfrua somera posttagmezo! Ek al loka eta muzikfestivalo.
Post
kelkaj iom malsekaj kaj jam malvarmetaj tagoj la vetero pliboniĝis kaj
donis la ĝustan framon por la
Rabbit Hole Festival (Kuniklo Truo
Festivalo) en la suda parto de Oksfordo.
Kiam oni alvenas de
Hinksey-parko, transiras ponton super lageto kaj fervoja linio oni
troviĝas en vasta verda pejzaĝo kun paŝtejoj kaj abundaj
arboj kaj arbustoj. Ne longe pluen kaj oni jam povas aŭdi la festivalajn
sonojn, kiuj eliras el ĝardeno de la drinkejo
The General Eliott.
Du scenejoj estis
starigitaj
kaj kelkaj budoj por provizi gastojn je manĝo kaj trinkaĵoj. Tabloj,
benkoj kaj seĝoj abundas, kaj gajaj homoj; multaj familioj kun infanoj.
La etoso estas tre agrabla kaj malstreĉa.
Kiam mi alvenas, la
oksforda bando
The Howling Taildraggers ludas sur la ĉefscenejo. Tri
gitaristoj, iu kun saksofono kaj buŝharmoniko kaj drumisto alprenas
plej aŭtentikan Ĉikago- Bluson. Eble la plej atendita bando estis la juna
Ballon Ascents, laŭ BBC-radio la plej varmega bando de Oksfordo en
2015.
The Epstein kun popol-popmuziko estas sur scenejo kaj aliaj junaj
sendependaj bandoj.
Ĉar tiu festivalo estas ligita al drinkejo, ĝi
estas nomita Biero-kaj Muzikfestivalo. Do ne mirigas, ke multe da
drinkaĵo estas oferta, ekz 15 diversaj bieroj kaj cidroj kaj 12 malsamaj
ĝinoj. Kaj ĉar drinki alvokas apetiton, oni povas ankaŭ manĝi ekz
freŝajn picojn el la bakejo aŭ specialaĵojn de la Tibeto-budo.
Mi aŭdas
al diversaj muzikistoj kaj renkontas konatojn aŭ babilemajn amikojn,
kaj ĝuas la vidaĵon de ĝojaj homoj en la sunsubiro. La vespero promesas ĝis meznokte
pliajn amuzajn programerojn, tamen mi iru hejmen laŭ la devizo de mia
avino: Ĉesu, kiam estas plej bona!
Festivaloj nuntempe estas
grava parto de la brita kulturo. Ĉiu somero en multaj lokoj okazas tiaj
eventoj, grandaj kaj malgrandaj. La plej konata estas
Glastonbury
Festival en sudokcidenta Britio kun ĉirkaŭe 150 mil partoprenantoj. Tio,
kio en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento komenciĝis kiel iom hipia
kaj kontraŭkultura evento kaj biletoj po unu pundo fariĝis la plej
granda subĉiela muzikfestivalo tutmonde kun biletoj po 225 pundoj.
Tiu
festivalo ne nur temas pri muziko; ankaŭ cirko kaj komedio, dancado kaj
aliaj artoj okazas. Famaj bandoj kaj musikistoj ludis tie. Ekz Bruce
Springsteen, Paul McCartney aŭ Rolling Stones.
Sed tiu festivalo
ne estas komerca. Plejparte voluntuloj prizorgas la eventon pruvante
ankaŭ hodiaŭ la ekziston de tiama verda kaj alternativa spirito. La plej multaj
enspezoj estas donita al organizoj, kiuj faras ion por la plibonigo de
la mondo, kiel ekzemple
Greenpeace. La necesa energio por la elektra instalaĵo estas plejparte energispareme uzata kaj devenas de ekologiaj fontoj.
La vizitantoj de kvartaga
festivalo kampas en siaj tendoj ĉe ajna vetero. Gravas ja nur la
neforgesebla ĉeesto ĉu ne? Kiam pluvegas, la tuta vastega areo fariĝas granda
kota bano. Spite tion, por la homoj, kiuj ne hejmenfuĝi, aparte ekscitaj
programeroj kelfoje okazas.
Mi konfesas, ke ĝis nun mi ankoraŭ neniam ĉeestis Glastonbury Festival-on, pri kiu iu diris, ke se oni volas kompreni britan kulturon, oni vizitu ĝin, almenaŭ unu fojon.
Ĉu revolucio ĝis nun ne okazis en la patrina lando de kapitalismo eble interalie pro tiaj belaj distraĵoj?