Sunday 8 March 2015

Surrivere




Rivero en la urbo donas ĉiam specialan etoson al ĝi, ĉu pro ĝia natura beleco aŭ pro la vigla homa movado sur ĝi.
Mi vizitas la Tamizon tiom ofte kiel eblas al mi. Aparte mi ŝatas la boatan vivon sur la rivero.
Proksime de la urba centro oni povas vidi la rektangulajn platajn puntojn (angla: punts) en kiuj la someraj turistoj aŭ senokupitaj studentoj serene pasigas sian tempon, unu el ili stirante per longa stango. Tiuj pontono- similaj veturiloj kutime servis ĝis meze de la 19a jarcento, tiam diversgrandaj, kiel transportilo por ĉiuj ajn taskoj, de delivero ĝis transriverigo de homoj.

Sed plejparte la studentaj kaj komunumaj sportboatoj, remilaj aŭ kanuaj dominas la riveron, kaj iliaj sportistoj disvastigas apartan kaj energian etoson instigan, kiun mi preskaŭ eblas rezisti.

Jam en 1839 fondiĝis la universitata remila klubo. Remilado estas nuntage la plej populara sporta aktivado de studentoj, kaj granda parto de la sportistoj estas studentinoj. En Kembriĝo jam iom frue estis fondita remila klubo. Ambaŭ universitataj kluboj konkuras ĉiujare en grandspektakla kurado en Londono.

Ĉi tie en Oksfordo du remilkuradoj aparte aligas sportumajn homojn, Torpids en printempo kaj Eights en somero. Ambaŭ estas tielnomataj karambolaj kuradoj. En tiu speciala kurado samtempe startas la longaj remilboatoj (8 remilistoj plus 1 stirilisto) en kordono kun distanco de unu kaj duona boata longeco inter si. La rivero ĉi tie ne estas sufiĉe larĝa por starti unu apud la alia. Do unue oni provas tuŝi la antaŭan boaton, kiu perdas tiamaniere poentojn, sed la ultima celo estas atingi la finon de la streko, kaj tiel estiĝi la Kapo de la rivero (tiu titolo donis la nomon al la konata restoracio Head of the River ĉe la ponto).
En la alia karambola remilkurado en somero la tuŝitaj boatoj ne devas kontinui la konkuron.

Ĵus okazis la kvartagaj Torpids, kaj la vetero montriĝis de ĝia plej bona flanko. Ofte la studentoj ekzercas sin en tre malagrabla vetero, malseka kaj malvarmega.
Kaj tiom multe da horoj! Ofte mi demandas al mi, kiel ili povas atingi altkvalitajn studrezultatojn, kiam ili foruzadas la tempon por sporta aktivado? Aliflanke tio povas esti bona kompenso por la sidanta laboro super la libroj aŭ antaŭ la komputilo.

No comments:

Post a Comment