Monday 14 September 2015

Muzikaj festivaloj



Kia belega malfrua somera posttagmezo! Ek al loka eta muzikfestivalo.
Post kelkaj iom malsekaj kaj jam malvarmetaj tagoj la vetero pliboniĝis kaj donis la ĝustan framon por la Rabbit Hole Festival (Kuniklo Truo Festivalo) en la suda parto de Oksfordo.

Kiam oni alvenas de Hinksey-parko, transiras ponton super lageto kaj fervoja linio oni troviĝas en vasta verda pejzaĝo kun paŝtejoj kaj abundaj arboj kaj arbustoj. Ne longe pluen kaj oni jam povas aŭdi la festivalajn sonojn, kiuj eliras el ĝardeno de la drinkejo The General Eliott.

Du scenejoj estis starigitaj kaj kelkaj budoj por provizi gastojn je manĝo kaj trinkaĵoj. Tabloj, benkoj kaj seĝoj abundas, kaj gajaj homoj; multaj familioj kun infanoj. La etoso estas tre agrabla kaj malstreĉa.
Kiam mi alvenas, la oksforda bando The Howling Taildraggers ludas sur la ĉefscenejo. Tri gitaristoj, iu kun saksofono kaj buŝharmoniko kaj drumisto alprenas plej aŭtentikan Ĉikago- Bluson. Eble la plej atendita bando estis la juna Ballon Ascents, laŭ BBC-radio la plej varmega bando de Oksfordo en 2015. The Epstein kun popol-popmuziko estas sur scenejo kaj aliaj junaj sendependaj bandoj.
Ĉar tiu festivalo estas ligita al drinkejo, ĝi estas nomita Biero-kaj Muzikfestivalo. Do ne mirigas, ke multe da drinkaĵo estas oferta, ekz 15 diversaj bieroj kaj cidroj kaj 12 malsamaj ĝinoj. Kaj ĉar drinki alvokas apetiton, oni povas ankaŭ manĝi ekz freŝajn picojn el la bakejo aŭ specialaĵojn de la Tibeto-budo.
Mi aŭdas al diversaj muzikistoj kaj renkontas konatojn aŭ babilemajn amikojn, kaj ĝuas la vidaĵon de ĝojaj homoj en la sunsubiro. La vespero promesas ĝis meznokte pliajn amuzajn programerojn, tamen mi iru hejmen laŭ la devizo de mia avino: Ĉesu, kiam estas plej bona!

Festivaloj nuntempe estas grava parto de la brita kulturo. Ĉiu somero en multaj lokoj okazas tiaj eventoj, grandaj kaj malgrandaj. La plej konata estas Glastonbury Festival en sudokcidenta Britio kun ĉirkaŭe 150 mil partoprenantoj. Tio, kio en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento komenciĝis kiel iom hipia kaj kontraŭkultura evento kaj biletoj po unu pundo fariĝis la plej granda subĉiela muzikfestivalo tutmonde kun biletoj po 225 pundoj.
Tiu festivalo ne nur temas pri muziko; ankaŭ cirko kaj komedio, dancado kaj aliaj artoj okazas. Famaj bandoj kaj musikistoj ludis tie. Ekz Bruce Springsteen, Paul McCartney aŭ Rolling Stones.
Sed tiu festivalo ne estas komerca. Plejparte voluntuloj prizorgas la eventon pruvante ankaŭ hodiaŭ la ekziston de tiama verda kaj alternativa spirito. La plej multaj enspezoj estas donita al organizoj, kiuj faras ion por la plibonigo de la mondo, kiel ekzemple Greenpeace. La necesa energio por la elektra instalaĵo estas plejparte energispareme uzata kaj devenas de ekologiaj fontoj.
La vizitantoj de kvartaga festivalo kampas en siaj tendoj ĉe ajna vetero. Gravas ja nur la neforgesebla ĉeesto ĉu ne? Kiam pluvegas, la tuta vastega areo fariĝas granda kota bano. Spite tion, por la homoj, kiuj ne hejmenfuĝi, aparte ekscitaj programeroj kelfoje okazas.

Mi konfesas, ke ĝis nun mi ankoraŭ neniam ĉeestis Glastonbury Festival-on, pri kiu iu diris, ke se oni volas kompreni britan kulturon, oni vizitu ĝin, almenaŭ unu fojon.

Ĉu revolucio ĝis nun ne okazis en la patrina lando de kapitalismo eble interalie pro tiaj belaj distraĵoj?

No comments:

Post a Comment