Friday 1 May 2015

Ho, amata majo venu


La unua de majo en Britio kutime estas senlabora publika tago, je kiu la homoj bonvenas la printempon. Estas rito de antaŭ miloj da jaroj kaj la paganismaj tradicioj travivis ĝis hodiaŭ eĉ en la plej parte kristana socio. Ankaŭ en Oksfordo oni festas.



Jam en la fruaj horoj de la tago, je sunleviĝo, eble pli ol mil homoj amasiĝas ĉe la ponto Magdalen Bridge por kune komenci la ĝojan tagon. La plejmulto el ili venis por aŭskulti la kantistojn sur la apuda kolegia turo. Oni tie kantas ekde la mezepoko tradiciajn kristanajn himnojn. Sed hodiaŭ homoj ankaŭ venis por rigardi, je bonŝanco, studentojn kuraĝe salti de la ponto en la riveron. Temas pri iu studenta tradicio. Ĝi estas malpermesita de urba administrantaro pro danĝeraj konsekvencoj. Tamen kelkaj junuloj ĉiam provas tion, riskas sian sanon aŭ eĉ sian vivon. Aparte, kiam ili ankoraŭ estas iom ebriaj de la pasinta nokto (tago de universitataj baloj). Multaj trinkejoj malfermis la pordojn hodiaŭ jam tre frue, kaj soifaj homoj abundas.

En diversaj lokoj de la urba centro okazas surstrataj muzikaj eventoj. De blovmuzika bando, Samba aŭ tradicia angla popola muziko ĝis Morris- Dancado kaj paganisma ensemblo, ĉiuj ajn grupoj vigle performas por la multnombraj pasantoj. Iu marŝbando kun koloraj dancistinoj iom donis varman karnevalan etoson al la malvarmeta mateno. En multaj lernejoj de urbo la infanoj kostume dancas kaj ĝojas pri la bonvena distrado.


No comments:

Post a Comment