Sunday 10 May 2015

Artsemajnoj






Ĉi-jare en majo la 33-an fojon Artsemajnoj invitas vizitantojn en privatajn atelierojn, galeriojn aŭ aliajn publikajn lokojn rigardi al artaĵoj kaj artaj metiaĵoj, kaj renkonti ĝiajn kreantojn.
Kiel kutime oni povas per libreto antaŭinformiĝi pri centoj de artistoj, ĉu hobiaj aŭ profesiaj kaj ilia vivloko en la urbo aŭ en proksima ĉirkaŭo. Surstrate blu-flavaj ŝildoj montras la vojon al ili.
Kia amaso da talentaj homoj en nia urbo kaj kia diversaj artaj objektoj!
De pentraĵo, ceramiko, meblo, dezajnoj ĝis garnaĵo aŭ teksaĵo- por ĉiu gusto io.
Oni ankaŭ estas invitata al diversaj tiurelataj programoj en kiuj infanoj kaj plenkreskuloj povas mem partopreni, mem provi malsamajn artajn teknikojn.

Nur por doni unu ekzemplon, kiu min allogis, mi elektas malfermitan atelieron surriveran. Temas pri tradicia barĝo, ŝarĝboato, kiu veturis iam sur Temizo. La Corpus Christi Barge, kiu fine de la 19-a jarcento estis transformita al klubŝipo por iu universitata remilklubo nun servas kiel hejmo por Claire Acworth kaj ŝia familio. Varme ŝi bonvenas la vizitantojn surboate ĉe la ponto Donnington Bridge..

 Ĉi tie en granda salono (loĝkuirejo), kie ankaŭ troviĝas ŝia artlabora tablo, ŝiaj arĝentaj juveloj estas ekspoziciataj. Fajnaj verkaĵoj kun naturinspiritaj formoj kaptas mian atenton. Kiam mi rigardas tra ovala fenestro al la riverborda verdaĵo kaj la suntrembrila akvo, mi komprenas tiun formesprimon. Claire uzas ankaŭ duongemajn ŝtonojn, de la maro ŝlifitajn vitropecojn aŭ simple belajn plaĝajn ŝtonojn. Kelkaj vizitantoj aĉetas ion, la plej multaj admiras la juvelojn. La tuta aranĝo en la ĉambro tre plaĉas al mi. Aparte altiras min lignaj seĝoj, evidente manfaritaj. Neniu peco da metalo en ĝi, eĉ la sidareo konsistas el arba materialo. Je oportuna momento mi demandas al ŝi, kiu faris la seĝojn, kaj mi iom surpriziĝas aŭdi, ke ŝi mem ĝin faris. Claire, kiu profesie laboras kiel helpanto por senkapabliguloj ŝajne estas talenta multkompetenta virino.

Abundas malfermitaj atelieroj ĉi-maje. Bonvenon!






No comments:

Post a Comment