Tuesday 26 May 2015

Blavatnik konstruaĵo



Dum kelka tempo mi observadis en la Walton Strato vidalvide de la fama eldonejo Oxford University Press viglan konstruejon. Nun, oni jam povas vidi novan nekutiman konstruaĵon, kiu faras min scivola.
Jen la plej juna ido de la Oksfordo Universitato: la nova hejmo de la Blavatnik School of Government (Blavatnik Lernejo pri Regado), loko, kie multnacia kapitalisma agado, filantropa bonkoreco kaj akademia studado kunfandiĝas.

Tiu fakejo estas fondita en la jaro 2010 kiel mondklasa akademia institucio, kiu celas al mondo pli bone gvidata, pli bone servata kaj mondo pli bone regata. Laŭ universitata aserto la absolventoj (38 en 2012, 120 en 2015) plibonigos la kvaliton de registaroj tutmondaj ka la publikan politikagadon pere de instruado, eksplorado kaj partoprenado.

Tio ĉio eblas per sindona donaco de Leonard Blavatnik, usona entreprenisto kaj filantropo, kiu mem studadis je la Universitatoj Harvardo kaj Kolombio. Sian monon li akiris per tutmondaj industrioj en naturaj rimedoj, kemiaĵoj, telekomunikado kaj propraĵoj.
Lia kontribuo al la nova lernejo estas 75 milionoj da pundoj.

Ĝis nun la fakejo okupis tri diversajn lokojn. La nova konstruaĵo, kiu malfermos ĉi-aŭtune, estos hejmo por la tuta fakejo. Ĝi estas dezajnita de la mondfama arkitekturejo Herzog & de Meuron, kiu famiĝis interalie per la dezajno por la pekinga sportstadiono en 2008.

La impresa konstruaĵo estas speciale dezajnita por ebligi malferman diskutadon, interagadon kaj kunlaboradon. Ĝi enhavos grandan prelegoteatron, diversgrandajn instruadĉambrojn, ekipitajn per plej modernaj teknikaĵoj.
Malferma forumo aparte invitos pro la abunda natura lumo. Ĉi tie estos spaco por ekspozicioj, diskutoj kaj prezentoj.
La tuta entrepreno meritas atenton pro ĝiaj ekologiaj ideoj. La hejtado kaj freŝaerprovizo funkcias plej energisparema. Solarpaneloj kaj geotermia energipumpilo estos uzataj. La pluvakvo estos kolektata.

Jen alia lumturo en la universitata edukadpejzaĝo.

No comments:

Post a Comment