Monday 1 June 2015

Riverakvo bone uzata




En mia artikolo de la 2-a oktobro 2014 mi skribis pri renoviĝanta energio- projekto Osney Lock Hydro en nia urbo. Nur kelkajn paŝojn for de tiu komunuma instalaĵo troviĝas alia interesa projekto, kiu ankaŭ uzas la akvon de rivero Temizo, kvankam iom alimaniere.
Tiukaze temas pri privata entrepreno de familio en East Street numereo 34, kiu celas per propra kontribuo al plibonigo de nia ruinigita medio. Pli ĝuste, la familio bezonas por sia hejmo nur 38% de averaĝa brita energikonsumado kaj produktas per tio neniun karbondioxidon. Ĉiu necesa energio devenas el renoviĝantaj fontoj.

La malgranda du-dormĉambra domo por laboristoj de la 19-a jarcento estis malbone konstruita . La nunaj posedantoj aĉetis ĝin en 2000 kaj decidis plene renovigi la konstruaĵon kaj ankaŭ uzi la plej modernan instalaĵon por energia provizado haveblan.

La unua paŝo estis sufiĉe izoli la konstruaĵon kaj instali duonvitrajn fenestrojn.
Sekvis tiam solvon de la varmecoprovizado en la domo. Kia hejtilo plej bone servus? Por la spaco- kaj akvohejtado granda akvodeponujo estis instalita, kiu nun provizas varmegan akvon je 45˚C. Gi estas varmegita per 7,5 m2 solartermala panelo kaj hejtpumpilo (aparato, kiu uzas temperaturdiferencon por funkciado).
Jen la akvo de rivero estas uzata, kiu fluas per 35 literoj po minuto sub la strato al la 6 KW- hejtpumpilo malantaŭ la domo kaj plue tra la domo kaj tiam reen en la riveron.

Ankaŭ senhejtata spaco estas konstruita flanke de la domo, kiun la sunradioj varmigas kaj do kontribuas al la varmeco de la hejmo.
La posedantoj nun strebas plue malaltigi la energikonsumadon kaj -kostojn per aldona malgranda ventoturbino sur la tegmento.
Pro sia progresiva agado la urba adminstracio donis al la posedantoj de domo fasadan plakedon kun enskribo pri iliaj rezultoj.

No comments:

Post a Comment