Thursday 4 June 2015

Du tendencoj



Kio povas pli ĝojigi ol abunda freŝa verdaĵo kaj belaj floroj en printempo? Kiam la suno varme radias, la aero pleniĝas per dolĉa odoro kaj abeloj kaj aliaj malgrandaj insektoj zumadas ĉirkauen. Frumatene la birdoj kantadas. Vivanta en la urbo, tion mi ŝatas.

Ŝajnas al mi, ke du tendencoj nun videblas koncerne la valorigon de verdaĵo. Por iuj homoj la urba spaco devas esti praktika kaj ĉie atingebla aŭtomobile. Arboj kaj arbustoj por kelkaj signifas nur ĉagrenon, ĉar ili povas esti danĝeraj per falintaj branĉoj. La hedĝoj ĉiam devas estis tranŝitaj kaj la falintaj folioj aŭtunaj devas esti pene forigitaj. Por aliaj, tia “ĉagreno” apartenas al la ĝojo pri la naturo kaj ili koncentras sin sur la pozitiva flanko de ĝi.

De kelkaj jaroj mi povas observi en mia najbarejo, kiel aparte la malgrandaj antaŭĝardenoj en la stratoj ŝanĝiĝas. La regiono estas ĉirkaŭ 70 jara, kaj la domoj estis plejparte konstruitaj por la laboristoj, kiuj laboris en la tiama nova aŭtomobila fabriko. Al ĉiu domo apartenis malantaŭa sufiĉe granda ĝardeno por la provizado de loĝantoj je freŝaj fruktoj kaj legomoj. Multaj el tiuj ĝardenoj nun servas plejparte por plezura senokupeco, ĉar oni ja povas aĉeti ĉion malkoste kaj abunde en vendejegoj.

La antaŭgardenoj estis komence iom modesta, sed plej ofte ĝi estis loko por floroj kaj malgranda verdaĵo. Hodiaŭ oni povas vidi ambaŭ fenomenojn, unu apud la alian: la tute senĝardenan, betonitan spacon, kiu servas kiel parkejo por la aŭto, kaj la amante prizorgitan ĝardeneton.
Ne ĉie la ĝardenoj malaperas, kelkfoje jam detruita ĝardeno denove estas aranĝita, tamen mia impreso estas, ke pli malaperas ol estiĝas.

No comments:

Post a Comment