Thursday 7 May 2015

Matematika Ponto



Tre aparte bela loko en Oksfordo estas Iffley Village, iom vilaĝeca parto de urbo kun malnovaj ŝtonaj konstruaĵoj kaj agrabla pozicio en verda ĉirkaŭo ĉe la rivero Temizo. Tiu loko tutjare allogas multe da vizitantoj. Nur kelkaj paŝoj for de la rivera kluzo troviĝas interesa ligna konstruo, la tiel nomata Matematika Ponto de la jaro 1923. Kvankam ĝi aperas kiel arko, ĝi estas efektive konstruita sole el tute rektaj traboj kaj fostoj.
Tiu ĉi inĝeniera atingo estas kopio de ponto en Kembriĝo, kiun projektis William Etheridge kaj konstruis James Essex en la jaro 1749.

La dezajno estas tre simpla, tamen lerte elpensita. Je ambaŭ longaj flankoj de la ponto estas lignaj traboj (tangentoj), kiuj sekvas la kurvon de pontarko, kaj fostoj (radialoj), kiuj faras la ponton sufiĉe rigida kaj memsuporta. Tia strukturo havas tre malgrandan fleksi- ŝarĝon.
La ponto ne nur estas bona konstruo, ĝi ankaŭ estas tre bela, kaj ebligas trankvilan rigardadon al la boata vivo sur la rivero.
Denove nur kelkaj paŝoj for de tiu ponto troviĝas alia, maljuna ŝtona ponto, kiu ankaŭ estas rimarkinda pro ĝia malrekta konstruo. Sed tio ja estas jam alia rakonto.


La matematika ideo bone videblas je la ponto en Kembriĝo

Eble pli bone konata ol la ponto de Kembriĝo estas la londona matematika briĝo, ankaŭ konstruita de William Etheridge en la sama jaro. Tiu pli granda ponto estis lia unua konstruaĵo, sed bedaŭrinde nur staris 33 jarojn, ĉar neniu vere zorgadis pri ĝia bontenado. Kiam la fama itala pentristo Canaleto restis en Anglujo, le estis tre facinita de la konstruaĵo kaj kreis en 1754 majstran verkon kaj ateston por la posteuloj.









No comments:

Post a Comment