Tuesday 28 April 2015

La malluma flanko de la luno

Tiu kontribuo estiĝos iom pli persona. Ĝi temas pri malagrabla travivaĵo de mia partnerino, sperto, kiu ŝajne ne plu estas tro malkutima en nia socio.
Antaŭ kelkaj tagoj ni parolis pri okazo en Oksfordo. Lernantoj de iu lernejo batadis knabon tiel forte, eĉ per piedoj sur la kapon, kiam li jam kuŝis sur la grundo, ke li estis serioze vundita. Li havos por sia tuta vivo cerban damaĝon. La ĉeestantaj lernantoj gaje fotis tiun spektaklon per siaj poŝtelefonoj.
Ni konkludis, ke tiu malĝoigja okazaĵo iom spegulas la nuntempan kulturon pri publika distra plezuro, komparebla kun la iamaj gladiatoraj ludoj romiaj.

Kiam mia partnerino hieraŭ biciklis tra la Florence-Parko en la orienta parto de la urbo, ŝi rimarkis grandan grupon da ĉirkaŭ 30 lernantoj, plej verŝajne el la apuda multekosta nova lernejo katolika St. Gregory. Ili brue kaj ekscitite moviĝis. Meze de la grupo troviĝis du knabinoj, kiuj forte reciproke batis sin. Eble ankaŭ pro nia lasta konversacio mia partnerino iom panike proksimiĝis al la grupo kaj postulis tujan ĉesigon de tiu agado.
Nun la tuta situacio ŝanĝiĝis. La interrompo kaŭzis grandan proteston de la ĉeestantoj, kvazaŭ ilia prefera ludilo estas forprenita. La plej multaj de ili kun agresema sinteno fokusiĝis al mia partnerino. Unu el ili, pli granda kaj forta lernantino tre proksimiĝis al ŝi kaj mansvingis tranĉilon antaŭ ŝia vizaĝo. Kun la alia mano ŝi batis mian partnerinon kontraŭ ŝia biciklada kasko, forte sakradante. La aliaj gejunuloj kolere kriis, kaj la tuta situacio fariĝis pli serioza.

Du aliaj pasantoj, kiuj rigardadis tiun spektaklon, altelefonis policanojn por helpo. Ili rapide aperis kaj dissolvis la furiozan amason da lernantoj, kiuj intencis solvi siajn lernejajn konfliktojn post la lernado.

Post tia travivaĵo mia partnerino, kiu kuraĝe agadis, estis tute konfuzita kaj ŝokita kaj bezonis kelkan tempon por trankviliĝi.

Mi nur skribas pri tio, ĉar ekszistas krom ĉiuj mirindaĵoj en Oksfordo ankaŭ tiaj mallumaj fenomenoj.

Lernejo St. Gregory la Granda
 

No comments:

Post a Comment