Kiel jam antaŭ miloj da jaroj ankaŭ nuntempe la homoj festas la alvenon de printempo. En Anglio homoj renkontiĝas por kune danci kaj kanti. Egde de mezepoko la tielnomata Morris Dance estas fiksa parto de la loka kulturo. Ĉi- semajnfino aperis en la urbocentraj stratoj multaj kolore kostumitaj dancogrupoj, kaj ĝoja muziko estis aŭdebla. La dancistoj de ĉiuj grupoj distingis sin per diversaj vestaĵoj, ĉar sole en Anglio ekzistas 6 diversaj regionaj tradicioj. Komuna trajto de ĉiuj estas, ke ili dancas en grupoj sekvantaj kun tre ritmaj paŝoj la sonojn de fluto, fidlo kaj tamburo. Nuntempe malgrandaj akordionoj aŭ aliaj instrumentoj estas ankaŭ ludataj. La dancistoj uzas bastonojn kaj tukojn en siaj formacioj. La tipa Morris-ulo estas eble jam grizulo kun barbo, blanka vestaĵo kaj kolora vesto aŭ bandoj, kaj sonoriletoj ĉirkaŭe siaj kruroj. Aparte interesa estas lia ĉapelo, kiu povas esti ornamita per plumoj de sovaĝaj birdoj kaj ĉiuj ajn gajaj kromaĵoj. Lia partnerino surhavas koloran tradician robon aŭ jupon.
En la lastaj jaroj nova tendenco en la Morris- dancado establiĝis, nome vent-danco. La dancistinoj estas iom fantazie orientalaj vestitaj, kaj kun ora kaj arĝenta monero ornamitaj. Ili lerte moviĝas je la muzikaj ritmoj. Kelkaj el tiuj grupoj dancas al araba, aliaj ekz al tradicia angla muziko. Tiu spectaklo altiras ĉiam multajn pasantojn.Kio plaĉas ĉi tie multjare al la homoj nun disvastiĝis tutmonde. Do Morris- dancado estas bonvena importaĵo en multaj landoj kiel la germana biero aŭ la irlanda popola muziko.
No comments:
Post a Comment