Tuesday 6 October 2015

Surprizo en la parko

Vagante iom en la orientoksforda Florence-parko mi ĵus malkovris novaĵon, ne speciale eksterordinaran, tamen rimarkeblan kaj ĝojigan.
La parko estas unu el la pli ol 30 verdaj enurbaj komunumaj spacoj kaj tre ŝatata en la najbaraĵo. Hundoposedantoj, tenisludantoj, floramantoj kaj ripozuloj aŭ ĉiam moviĝemaj infanoj aprezas tiun lokon.
Ĉi-jare malgranda peco da iama florbedo estis ŝanĝita al komunuma ĝardeneto. Kiam en printempo aperis la unuaj verdaj folioj ĉio aspektis iom stranga. Ne estis klare, kiaj plantoj kreskas tie. Ĉu eble la ĝardenistoj forgesis prizorgi tiun lokon? Sed somere oni ja povis bone rekoni diversajn herbojn.
Kaj nun en la aŭtuno- tempo por rikolto- oni metis en la bedon bele dizajnitajn ŝildojn kun nomoj kaj kelkaj klarigoj koncerne tiujn herbojn. Temas pri herboj kiel ekz. salivio, majorano. timiano aŭ ŝenoprazo ktp. Multaj el ili ja estas tre konataj plantoj, tamen en la parka najbaraĵo loĝas ankaŭ granda kvanto da enmigrintoj, kiuj tiumaniere povas konatiĝi kun ili.
Kaj ne mankas rimarko je ŝildo por ke oni konatiĝu kun la plantoj kaj ties kuira uzado aŭ resaniga efiko, sed ankaŭ troviĝas indiko, ke oni hejmenprenu iom de ili por propra uzado.

Jen la moto de la iniciatuloj de la parka herbejo: "Fari Oksfordon pli manĝebla- kulturi manĝeblaĵon en la urbo por ĉiu memservi sin, ekscii pri la plantoj kaj fine por partopreni".

Ideo elpensita de la asocieto Incredible Edible Oxford (Nekredeble manĝebla Oksfordo)

 

No comments:

Post a Comment