Saturday 22 August 2015

100 mil lernantoj ĉe DUOLINGO

Jen io pri nia komuna lingvo

Hodiaŭ la magia zifero 100 mil aperis ĉe Duolingo, la plej granda reta lingvoinstruejo tutmonde. Tio signifas, ke 100 mil homoj subskribis por lerni la universalan lingvon Esperanto! Eĉ se ne ĉiuj homoj efektive sekvas la plenan kurson, tio tamen montras ke ekzistas granda intereso je Esperanto.
Tiu nombro de lernantoj koncernas nur la anglajn parolantojn. Ĝis nun mankas kursoj de aliaj lingvoj.

Kiam Chuck Smith, usona membro de Duolingo/Esperanto- skipo, antaŭ la kurskomenco en tiu printempo diris, ke je la fino de 2015 jam ekzistos 100 mil lernantoj, mi pensis: ho ve, ĉu vere?
Nu la jaro havas ankoraŭ multajn monatojn...


English translation below


Today the magic number 100 thousand appeared at Duolingo, the largest language learning website worldwide. This means that 100 thousand people signed on to learn the universal language Esperanto! Even if not all the people actually follow the full course, this shows that there is a great interest in Esperanto.
The number of students applies only to English speakers. Until now courses of other languages are still not available.

When Chuck Smith, member of the Duolingo- Esperanto team said before the start of the kurs this spring, that at the end of 2015 already will be 100 thousand students, I thought, oh dear, really? Now the year has still many months to come.

4 comments:

  1. Fakte la nombro de cent mil (ek)lernantoj ne estas tiom granda - se oni komparas kun entute 100 milionoj da homoj, kiuj ĝis nun enskribiĝis ĉe Duolingo. (El tio eble nur 20 milionoj aktivas.) Estas normale, ke inter 0,1 % kaj 2 % de lingvo-lernantoj lernas ankaŭ Esperanton - tiel nun okazas ankaŭ ĉe Duolingo.

    ReplyDelete
  2. Gratulon Ludoviko al la unua komento en mia blogo!
    De kie vi havas la nombrojn? Tamen eĉ se la nombro ne estas tiel granda, kiu ŝajnas, homoj denove interesiĝas pri Esperanto.

    ReplyDelete
  3. Cent milionoj: Sumo proksimuma de io kiel https://www.duolingo.com/courses

    Antaŭ duonjaro: "Of Duolingo’s 70m registered user, about 15 million are active every month." http://www.theguardian.com/business/2015/mar/08/learning-the-duolingo-how-one-app-speaks-volumes-for-language-learning
    Do proks. 20 % aktivas ĉiumonate.

    0,1 %: Nu, la rilato inter la (fremdlingvaj) parolantoj de Esperanto kaj la angla estas en la regiono de 1:1000. Kp. ekz.
    https://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Nombra_rilato_Esperanto_-_angla

    2 % estas la grandeco de la unua grupo de adoptantoj laŭ "Diffusion of Innovations". En Hungario estas eble eĉ pli: 8000 Esperanto-parolantoj el iom pli ol du milionoj da lingvo-regantoj. Nu, sed estas iom bonaj kondiĉoj tie - Esperanto estas samrajta multrilate.

    La nombro estas tiel granda, kiel ĝi estas. Vere pli ol 100 000 homoj eklernis Esperanton, ĉiutage aldoniĝas mil.
    Jes, homoj interesiĝas pri Esperanto - kaj tio videblas ankaŭ sur https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ofertataj_Esperanto-lerniloj

    ReplyDelete
  4. Dankon Ludoviko pro via klarigo.
    Via nomo ja estas programo. Ne ĉesu babili en nia lingvo...

    ReplyDelete