Saturday 15 August 2015

Kie fajro kaj lerteco renkontiĝas

Vivi en loko kun prestiĝa kaj riĉa universitato ĉiam donas bonan ŝancon sperti ion interesan. Min kaptis projekto en Wytham Woods, arbaro de universitato proksime de la urbo.
Ekde printempo tie estis konstruita speciala forno por ceramiko, tiel nomata Anagama kiln. Estas tipo de dekliva tunela forno, kiu unue en Azio estis uzata en la kvina jarcento. Ĝi brulas dum multaj tagoj por atingi altajn temperaturojn. En tiu procezo amaso da brulmaterialo estas bezonata. Nia forno estas konstruita per salika plektaĵo kaj dika argila mantelo. En ĝi “bakas” 200 potoj ĉe optimuma varmego de 1150 gradojn Celsius. Ok tunoj de ligno estas provizata por tio.

Tiu projekto estas iniciativo de la universitata etnografia museo Pitt Rivers kune kun tre renomaj japanaj ceramikistoj, kiuj ankoraŭ nuntage uzas tiajn tradiciajn fornojn. La majstro Kazuya Ishida kontribuis siajn potojn por la unua forno. El Britio unu el la plej bonaj ceramikistoj Jim Keeling de la Whichford ceramikejo estas kunfondinto de la projekto. Por li la projekto estas aparte alloga. Spite ke eŭropaj ceramikistoj de cent jaroj estas ege influitaj de azia ceramiko, tiu simpla teknologio ŝajne estas ĝis nun ĉi tie iom neglektita.
Teamo de ceramikistoj kaj voluntuloj jam unu semajnon prizorgas la fajron tage kaj nokte. Hodiaŭ la unuan fojon la forno estis malfermita kaj kelkaj malgrandaj potoj tra la fajra truo elprenitaj. Tuj poste la ardaj potoj estis metitaj en ujon plenigitan je lignaj rabotaĵoj por la finpretigo en reduktanta atmosfero. La fajro ankoraŭ brulos pluajn tagojn ĝis la finbakado de potoj.

Bona etoso regas ĉirkaŭ la forno. Estas iom publika spectaklo; oni povas paroli kun ceramikistoj kaj projektuloj, rigardi informan materialon pri azia kaj brita ceramiko, japana teo- ceremonio aŭ enmani diversajn potojn de malsamaj majstroj. Ankaŭ manĝetoj kaj frandaĵoj estas haveblaj.

Intertempe apud la forno dua Anagama forno estas konstruita. Ĉi-foje de japanuloj, kaj iom aliforme. La konstruaĵo konsistas el specialaj brikoj kaj devas servi dum almenaŭ 25 jaroj. Ĝi estos ĉefe uzata por multdiziplina esplorado, kiel ekz pri materialaj ecoj en la fajroprozeco. La unua forno restas ankaŭ por komunuma uzado kaj espereble deliveros mirindajn ceramikaĵojn, kiuj instigas multajn homojn al kreema agado.


No comments:

Post a Comment