Tuesday 14 July 2015

William Turner surstrate



Ekde unu monato en la urba centro oni povas vidi kopiojn originalgrandecajn de pentraĵo de la fama angla pentristo William Turner (1775-1851). Temas pri vidaĵo de la strato High Street en 1810, unu el liaj pli ol 30 verkoj pri Oksfordo. Ĝi estas la sola pentraĵo de Turner farita en oleopentrada maniero. Sur la bildo la historia strato ne multe malsimilas al hodiaŭa. Sub blua ĉielo promenuloj antaŭ klasikaj fasadoj. Povus esti dimanĉa mateno.

Kial Turner estas montrita surstrate? La Ashmolean muzeo ege ŝatis daŭre posedi la privatan originalon, kiu jam de jaroj estis prunte ekspoziciata en la muzeo. Freŝdate oni eksciis, ke la pentraĵo estu vendata sur la malfermita marketo, verŝajne eksterlanden. Maltrankviligita la muzea estraro organizis kolektan kampanjon por enspezi tiucele 860 mil pundojn.

Ene de unu monato vizitantoj kaj urbaj loĝantoj jam donacis 60 mil pundojn kaj envenis ankaŭ grandegaj sumoj de arta kaj loteria fondusoj. Fine la celo estis atingita, la pentraĵo savita.
La muzea direktoro kaj ne nur li tre ĝojas pri la komuna sukceso kaj aparte, ke la plej grava oksforda vidaĵo pentrita nun daŭre povas resti en publika spaco de la urbo.

Por la hodiaŭa prezo de tiu pentraĵo oni povus aĉeti du pli averaĝe kostajn domojn en Oksfordo.

Oni povas miri pri la mona valoro de pentraĵo, kiu siatempe estis aĉetata por 100 guineas (kiu egalas ĉirkaŭ 100 pundoj) kaj lamenti, ke arto nun estas sola komercaĉo. Aŭ oni ankaŭ povus agnoski, ke hodiaŭ por multaj homoj nemateriaj aferoj tre gravas en tempo dominata de kapitalo.

No comments:

Post a Comment