Ĉiam en la historio homoj rerigardintaj iujn pasintajn eventojn sentis, ke tiuj estu nove pritaksataj.
Eĉ en Oksfordo kun siaj ŝajne neskueblaj longdaŭraj tradicioj, kristana kaj universitata, tion ĵus estis sur la tagordo.
Komence
de ĉi-jara universitata jaro je Matrikula agadevento miloj da ruĝaj
bandoj estis distribuataj al studentoj. Nome kiel simbolo de
imperialista sangoverŝado kaj kiel signo de uneca kondamno de kolonialaj postlasaĵoj
en la universitato. Temas pri iniciativo de RMF-movado*, kiu celas
efektive malstarigi statuon de Cecil Rhodes en la fasado de la prestiĝa
Kolegio Oriel. Laŭ ties membroj la postlasaĵo, famo kaj riĉo de Rhodes
baziĝas sur subpremo kaj sangoverŝado de malhelaj sudafrikanoj. Ne nur
tiu reala statuo falu, ankaŭ kolonialaj postlastaĵoj en la intelektuala
spaco de universitato devus malaperi.
La 24 an oktobro en la Ĝenerala
kunveno de RMF estis deklarita: “Ni restas senŝancelitaj por
malkolonialigi tiun universitaton kaj malmunti la imperialistan legacon
de blanka supremacio.”
La aktivuloj estis instigitaj de studentoj en
Cape Town/Sudafriko, kie Rhodes-statuo estis forprenita, ĉar ili ne
volis pli longe akzepti ĝin.
Cecil Rhodes estis studento en la
kolegio Oriel de1873 ĝis 1881. Kiam li mortis en 1902 li postlasis al la universitato 2 procent de sia heridaĵo. Tio ebligis konstrui la novan kolegia domo en la High Street kaj fondiĝo de la erudicio, kiu ankoraŭ hodiaŭ
nomiĝas laŭ li. Kritikindas ja la fakto, ke lia finanza suporto por la
universitato baziĝas sur la laboro de homoj, kiujn li ekspluatis.
Temas ne nur pri estinteco. RMF kreis reton de suportantoj, kiuj spertas nuntage premadon kiel rezulton de reakciaj paradikmoj, inkluzive homojn kun alia seksa identeco aŭ religio.
La
Matrikula evento estis nur la unua paŝo en la pli granda agadoframo.
Ankaŭ aliaj universitataj honoruloj kiel Pitt Rivers (Pitt Rivers
Museum) or Christopher Codrington- plantaĝposedanto kaj sklavkomercisto
(Bibliotheko Kolegio All Sains) devos aktuale pritaksataj.
*RMF (angla: Rhodes Must Fall)- Rhodes devas fali.
No comments:
Post a Comment