Sunday 13 December 2015

Ĥanuka - urbocentre

Ankaŭ ĉi-jare en la plej malluma monato de la jaro homoj kontentigas sian deziron por festeca lumo en la Broad Street. Granda, abunde iluminita Kristnaka Arbo staras ĉe la Kristnaska Foiro.
La budoj de ĝi ankaŭ donas per lumĉenoj korvarmigan etoson.

Nur kelkajn paŝojn for de la lumamaso troviĝas granda kandelilo. Jen juda tradiciaĵo, kiu ankaŭ celas al kontentigo de lumsopiro. Temas pri Ĥanuka-festo, kiu okazas 2015 inter la 6-a kaj 14-a de decembro.
Ĥanuka memorfestas la rekonstruon de la Dua Juda Templo en Jerusalemo en la jaro 164 aK, kiam mirakle oleo por unu tago daŭris ok tagojn en la lampo (menora').
Ĉe tiu festo oni manĝas specialajn manĝaĵojn, ludas apartajn ludojn kaj lumigas specialan kandelaron. Kontraŭe al la sepkandela menora', la ĥanuka-kandelaro havas naŭ kandelojn, po unu por ĉiuj el ok tagoj de la origina evento plus unu por bruligi la aliajn.

Laŭ la ortodoksaj judoj, la mesio revenos, kiam la tria Templo estos konstruita. La konstruo de la tria Templo devigus la detruon de la moskeo de  Al- Aqsa. Jen la problemo !
La ĵusa pli kaj pli severaj kvereloj inter radikalaj islamanoj kaj judoj sur la templa monto povas jam baldaŭ ŝanĝi la sanktan lumon al katastrofa brulego, kiu ne nur koncernus Jerusalemon, sed la tutan regionon aŭ eĉ la mondan pacon.

Je la kvina posttagmeze ĉi tie en Oksfordo la rabeno en nigra kostumo alvenas por lumigi unu lampon de kandelilo ĉiun tagon. Kelkaj judaj kredantoj kaj pasantoj ĉeestas kaj aŭskultas lian preĝon.

Pli da Lumo! Aparte en la koroj de batalantaj grupoj sur la templa monto en Jerusalemo.


No comments:

Post a Comment