Saturday 19 December 2015

Ĉarma lumado je la Kristnaska Bazaro






Ekde 2009 en dezembro troviĝas en la urba centro Kristnaska Bazaro. Ĝi estas fondita de la germana entreprenistino Nicole Rahimi, kiu poststudis evento-mastrumadon. Loĝante jam kelkajn jarojn en Oksfordo ŝi iom sopiris pri sia hejma antaŭkristnaska etoso trovebla precipe en la malnovaj urbocentroj de germanlingvaj landoj. Kial ne establi ion similan en Oksfordo? Unue ne estis facile konvinki la administracion pri tiu ideo, tamen hodiaŭ la bazaro estas aparta vidindaĵo, ŝatata ne nur de la loka loĝantaro.

Preskaŭ 50 budoj kaj unu infana karuselo troviĝas en la Broad Street. La konataj maljunaj kolegiofasadoj donas belan historian kulison al la bazaro. De la granda kristnaska arbo kaj ĉiuj komercaj budoj lumĉenoj ĉarme briladas. 
Plejparte metiaĵoj kaj artaĵoj aĉeteblas. Ne nur lokaj komercistoj kaj metiistoj ofertas siajn produktojn, El Israelio palistinano vendas kolorriĉan ceramikon. Aliaj devenas el Pollando, Belgio, Francio aŭ Germanio.

Sed ne estus efektiva Kristnaska Bazaro, se mankis kulinaraj specialaĵoj, manĝaĵoj kaj frandaĵoj. Ekz. por la britoj la germana Bratwurst (fritita kolbaso) kaj la Glühwein (varmegita vino), tiu tipa germana afero estas aparte alloga. Sed ankaŭ ŝokolado el Belgio, nuksoj el Francio estas tre aprezitaj.
La entreprenistino ankaŭ pensis pri la kultura flanko de la bazaro, do aperis musikistoj solaj aŭ engrupe aŭ malgrandaj korusoj por krei festecan etoson.

Do Haleluj, vivu la kristnaska komerco!

No comments:

Post a Comment