Sunday 2 November 2014

Bela vojo laŭ la rivero

....

La vivo en Oksfordo estas aparte agrabla interalie pro la multaj verdaj spacoj en ĝi. Pli ol 30 parkojn aŭ aliajn verdajn lokojn la urba administrejo prizorgas. Du riveroj kaj diversaj kanaloj trafluas la urbon. Do ne mankas kontakto kun la naturo.
Unu el miaj plej ŝatataj vojoj estas laŭ la rivero Temizo. Preskaŭ ĉiutage mi tie troviĝas piede aŭ bicikle. Aparte bela streko de rivervojo komenciĝas jam baldaŭ post la ponto de strato Botley Road, kiu gvidas al la malgranda Port Maedow- haveno por sportaj kaj libertempaj boatoj. Kaj plue norden al la vilaĝo Wolvercote. En tiu parto oni jam troviaĝas en vasta malferma pejzaĵo.
Ĉe la rivera bordo staras grandaj maljunaj poploj kaj salikoj, sovaĝberaj arbustoj abundas. La tuta ĉirkaŭo belas kaj la okuloj povas naĝi en la malproksima monteta pejzaĵo je unu flanko kaj rigardi la vastajn riverajn herbejojn je la alia flanko. Tie sur la suke verda grundo bovoj kaj dekoj da ĉevaloj libere paŝtiĝas, kaj inter ili sovaĝaj anseroj. De la vojo oni ankaŭ povas aliri en kelkajn minutojn la tradician restoracion Perch Inn, kiu estas tre konata pro sia bongusta manĝaĵo.
Marŝante laŭvoje oni ofte renkontas homojn, ĉu promenadantojn, kurantojn, naturobservantojn, aŭ rivere la studentajn boatamantojn. Oni povas ankaŭ vidi lignajn benkojn, kaj kelkaj inter ili estas donitaj. En la dorsapogilo de ili estas entranŝita datumo, la nomo de doninto, kaj iu mallonga frazo pri ties aparta rilato al tiu ĉi loko.
Donita benko! Kia bela kaj utila ideo, kiu ne nur atestas malavaron, sed invitas nin halti kaj ripozi iom kaj ĝui la agrablan vidaĵon ĉe la rivero. Kaj ne malpli grava, tia afero ofertas ŝancon por ĉarpentistoj daŭrigi sian tradician metion. Kiu ne volonte sidiĝas tie.

No comments:

Post a Comment