Monday 10 November 2014

Enurba naturo



Ĉi- jare ni ĝuas longdaŭran varman aŭtunon (ĉu jam klimata ŝanĝo?). Kia bonvena okazo viziti naturan lokon en la urbo kiel ekzemple la Magdalen College, unu el 38 universitataj kolegioj ĉi tie. Ĝi estas fondita en la jaro 1448 kaj allogas vizitantojn ne nur pro la belegaj konstruaĵoj sed precipe pro sia verda sovaĝviva spaco. La kolegio troviĝas ene de 100 akreoj da forestetoj kaj parkoj gaje trafluantaj de riveretoj. Ducentjaraj arboj majeste kreskas apud belaj promenad- kaj rivervojoj. Tie ankaŭ troviĝas granda cervoparko kreita en la 16 a jarcento, kie oni povas bone observi gregon da kapreoloj kaj cervoj. Hodiaŭ vivas kelkaj dekduoj damaoj (latine Dama dama) en la parko. La virbestoj kun grandaj plataj kornaroj impone marŝas, forpelante la konkurantojn en la aŭtuna pariga sezono. Tiuj bestoj jam en la unua jarcento estis enkondukitaj de la romananoj en suda anglio. Alia cervo kunvivas ĉi tie. Estas la pli malgranda muntjako (latine Muntiacus ), kiu portas nur kornaretojn, sed estas iom aparta, ĉar li evoluas longigitaj kaninoj en la supra makzelo. La muntjako estis ĉi tie enkondukita el Ĉinio en la 19 a jarcento.
Inter la bestoj oni ankaŭ povas ofte vidi la vulpon aŭ la belan fasanon.
Post tre agrablaj horoj en la parko oni emas poete elkrii per la vortoj de la germana J.W. Goethe: Zum Augenblicke dürft' ich sagen: Verweile doch, du bist so schön !(Por la momento mi dirus: Sed restu, vi estas tiel bela!)



No comments:

Post a Comment