Wednesday 19 November 2014

Biciklado en la urbo


Unu el multaj kialoj kial mi venis al Oksfordo estas, ke oni ĉi tie povas moviĝi senhelpe kaj rapide, nome bicikle. Biciklado estas ja universala kaj demokrata formo de transporto, almenaŭ teorie, kaj krom la irado kompreneble la plej ekologia.
Oksfordo jam tre frue estis konata pro sia studenta biciklado. En la jaro 1873 fondiĝis la universitata biciklada klubo, unu el la plej fruaj en Britio. La universitato eĉ dungis mekaniston, kiu prizorgis la tiutempe ankoraŭ multekostajn studentajn “maŝinojn”. Hodiaŭ la studentaj biciklistoj, kaj ne sole la sportajn, dominas la urbajn stratojn.

Unu persono, kiu jam frue entreprene komprenis la studentan inklinon bicikli, estis William Morris (poste Lordo Nuffield). Dekses- jare li komencis en sia eta hejma metiejo repari studentajn biciklojn kaj poste ankaŭ konstrui novajn. Post unu jaro, 1894 li jam vendis 50 de tiuj kaj povis malfermi en la urba centro sian propran vendejon. La entrepreno ege sukcesis. Nu, de tie estis nur mallonga vojo al la plej mondgranda aŭtofabrikisto. Sed tio estas alia historio. Antaŭe li plufoje gajnis per sia propra modelo ĉampionan titolon en biciklada konkuro kaj labore suportis forte la evoluon de biciklado en Oksfordo.

En la fruaj jaroj de 20a jarcento la kreskanta laborista loĝantaro en la oksfordaj antaŭurboj estis la plej gravaj aĉetantoj de bicikloj. Tamen aŭtoj pli kaj pli aperis sur la stratoj. Nur en finance krizaj situacioj la loĝantaro denove pli biciklis. Hodiaŭ unu oficiala termino por Oksfordo estas biciklourbo. Vere ĉi tie multaj homoj biciklas, sed laŭ mi kaj multaj aliaj, tio ne estas vera biciklo- urbo, kompare kun multaj urboj en Skandinavio, Germanio, Nederlando. Mankas tute bona infrastrukturo por bona biciklado. Jes, la enurbaj distancoj estas mallongaj kaj ni havas ian biciklan kulturon; diversajn bicikladajn klubojn, suportajn iniciativojn, komunumajn metiejojn kaj multaj tre bonajn vendejojn por biciklistoj. Ĉio tio ne sufiĉas. Kial precipe nur junuloj biciklas ĉi tie? Ĉar por la aliaj la biciklado estas tro streĉa kaj danĝera! Mankas vojoj faritaj nur por biciklistoj. Busoj kaj grandaj kamionoj estas la plej grandaj obstakloj kaj mortiga kaŭzo por biciklistoj.
La urba administrejo ĉiam promesas plibonigon kaj efektive jam investis ion en la trafika infrastrukturo. Tamen ne rajtas diri, ke Oksfordo estas biciklourbo antaŭ ol oni komforte kaj memdetermine povas bicikli sur urbaj vojoj.


No comments:

Post a Comment