Friday 31 October 2014

Nova floro en la scienca herbejo



En la strato Marston Road, proksime de la urba centro troviĝas la novaj konstruaĵoj de Oxford Centre for Islamic Studies (Oksforda Centro por Islama Studado). Antaŭ nelonge oni povis vidi de ili nur la minareton kaj la kupolon de la moskeo, kiu superis la konstruejan barilon. Nun je la publika “Tago de malfermita pordo” aŭ aliaj eventoj oni povas viziti la ankoraŭ ne plene kompletan centron kaj vidi la tutan arkitekturan ensemblon eksterordinaran. Estas interesa miksaĵo el centjaraĝa oksforda kolegio- stilo kaj el formoj de la klasika periodo de islamo. Estiĝis harmonia kunfando de tradicia kaj nuntempa universitata vivo, loko, kie la okcidento renkontas la orienton.
La centro, fondita en 1985, estas rekognita nedependa institucio de la oksforda universitato por studado de islamo kaj de islama mondo. Ĝi estas subtenita de erudiciuloj kaj stataj gravuloj tutmondaj. La Princo Charles of Wales estas ĝia patrono.

Okazas multe da studado kaj esplorado en diversaj programoj, kiel ekzemple la “Atlas”- projekto, kiu analizas la intelktajn radikojn de islama civilizacio kaj sociajn movadojn en la islama mondo. Alia programo koncentriĝas al la vivo de islamonaj en Britio. La portempaj fakulaj membroj de la centro estas legitaj al diversaj universitataj kolegioj de Oksfordo.
La centro ankaŭ servas al publikajn interesojn pere de prelegoj kaj la eblo uzi la bibliotekon. En somera programo junaj britaj islamanoj, kiuj en sia profesia vivo strebas al ĉefeco, povas gajni profundan tiurelatan scion. Cetere la centro eldonas diversajn fakajn eldonaĵojn interrete kaj papere.

Islamo kiel dua plejgranda religio kun preskaŭ 3 milionoj membroj estas nuntage firme establiĝita en la brita socio. Ekzistas pli ol 100 000 konvertuloj kaj la islama loĝantaro kreskas dekople ol la ne islama ĉi- lande. Islama politikistoj, eĉ ministroj, kaj kulturaj gravuloj ne mankas.
Sed ekde la murdo de brita soldato Lee Rigby en 2013 en Londono la ĝenerala sinteno al islamo iom ŝanĝiĝis kaj multaj homoj stereotipe rigardas ĝin kiel fundamenta afero religia. Post tiu terora atako okazis en Oksfordo publika debato pri la paca eco de islamo. La prominenta sciencisto Peter Atkins ekzemple, kaj aliaj gravuloj deklaris, ke ĝi ne estas paca religio.

Islamo estas hodiaŭ ne forviŝebla kreskanta realo en nia socio kaj en la mondo. La oksforda universitata centro povas helpi kompreni ĝiajn multfacetajn trajtojn kaj defiojn.

No comments:

Post a Comment