Tuesday 14 October 2014

La bovoj de Oksfordo


Kiam la vizitanto de la plej vizitinta oksforda vidindaĵo turnas sian dorson al la universitata kolegio Christ Church College, tiam li visitos rekte antaŭ si grandan enurban paŝteon. Plejtempe ĉi tie abundas longkornaj bovoj, belaj fortaj bestoj, la “Angla Longkorno” ( English Longhorn), kun ĝiaj tipaj malsupren benditaj serpo-kornoj. Tiu raso estis antaŭ longa tempo la plej disvastigita en Anglujo. La bestoj de la Christ Church- paŝtejo, kiuj paŝtas ĉi tie ekde 2009, estas nova atingo reenkonduki ilin. Kaj tiun ĉi imponajn simbolajn bestojn neniu provas malkornigi, kiel estas nuntempe farita kun la plej multaj bovoj. En la mezepoko ili kontribuis al la nomo de urbo. La angla vorto Oxford konsistas el Ox- bovo kaj ford, kiu rilatas al rivero (Temizo), kiu trafluas la urbon.

Do ne mirindas, ke oni povas renkonti la bestojn diversforme en multaj lokoj, ĉu kiel skulpturo, reliefo, sur blazonŝildo, super tegmento kiel veteromontrilo aŭ en diversaj grafikaĵoj.

La trajnalvenintan vizitanton jam atendas antaŭ la stacidomo “Oksforda bovo”, impresa naturproksima skulpturo de la irlanda skulptisto Oliva Musgrave. La granda bronza statuo, ordonita de la universitato, estis 2001 starigita pro la malfermo de nova komerca lernejo. Ŝajnas esti simbolo de povo kaj memkonscio.

Alia, ne malpli impresa vivdimensa bronza statuo troviĝas antaŭ la pilkostadiono de la loka pilkoklubo. Tiu bovo montriĝas kiel sovaĝega atakpreta taŭro, kiu per malaltigita kapo atendas la kontraŭan pilkoteamon.

Reliefa kapo de la bovo troviĝas en medaliono je la maljuna ŝtona pontmuro ĉe la rivero ne for de la Iffley Lock- kluzo. Ĝi estas verko de Charles Weeler de la jaro 1923. Tiu bronza korna kapo havas ringon en la naso, kiel kutimis por movigi la fortajn bestojn. Sed tiu ringo servis kiel haltilo por la studentaj remiboatoj en sporta konkuro.

En la enirejo de la urbestdomo oni povas vidi alian iom trankvilan oksfordan bovon en reliefa blazonŝildo de urbo. De tiu domo multaj bovoj disvastiĝas ĉiutage, garnante la oficialajn paperojn de adminstracio, kaptitaj en moderna signo, tuje rekonebla, blua sur blanka fono.

En ĉiuj el tiuj bestoj manifestiĝas aparta trajto, ĉu ili pace paŝti por la bono de civitanoj, aŭ ĉu ili prezenti abundan forton, kiu eble montras la deziron de la komisiantoj pri memfido kaj potenco.









No comments:

Post a Comment