Thursday 2 October 2014

Komunuma renoviĝanta energio- uzado en Oksfordo








Je la publika evento “Malfermitaj pordoj”, kiu okazas unufoje ĉiujare en Oksfordo, la homoj vizitas la tradiciajn universitataj kolegiojn aŭ aliajn rimarkindajn, sed publike kutime malfacile atingeblajn lokojn. Ĉi- jare oni povis ankaŭ konatiĝi kun la unua komunumpropra renoviĝanta energio- projekto Osney Lock Hydro. Estas malgranda akva elektrejo je la rivero Tamizo en la okcidenta parto de Oksfordo.
Post 12 jaroj da evoluo kaj planado la instalaĵo estas preskaŭ finita kaj komencos ĉi- aŭtune produkti energion. Proksime 179,000 kilovatoj da elektro po unu jaro estas atenditaj, kiuj egalas al energiprovizo por 50 domoj. Kaj samtempe malhelpas ellasi 77 tonoj da karbona dioksido.
Tiun projekton instigis grupo de engaĝiĝitaj homoj, kiuj mem nepre volis lokale agadi por la plibonigo de la medio. tiukaze kontraŭstari la tutmondan varmigon. La lastan grandan paŝon al la efektivigo de projekto ili prenis 2013 per envarbo de 250. 000 pundoj en nur dek tagoj. Estis enorme spontana respondo de kaj unuopaj personoj kaj organizoj je la iom alarma suportkrio. La intertempe estiĝinta Industrial and Provident Society (Industria kaj Antaŭvidema Socio) hodiaŭ nombras 230 financajn partoprenantojn, kiuj ebligas investon duoble de la postulita kostosumo. Do la tuta projekto estas jam financita sen la bezono de longdaŭraj bankaj ŝuldoj.
La socio ne nur intencas honeste repagi al la investantoj, sed ankaŭ longdaŭre doni finanzprovizon por pliaj malaltaj- karbono-projektoj en la regiono.
Instalaĵo
Kiam la instalaĵo flanke de la boatkluzo estos alirebla en aŭtuno, oni povas vidi tra la grandaj fenestroj, kiel ĝi funkcias. La efikoprincipo estas fondita sur la ideo de inversa Arkimedo-ŝraŭbo, kiu turnas malrekte en la 22 gradaj angulo. La granda ŝraŭbo kun siaj 3 metroj larĝaj feraj folioj estas la kora peco de la akva-pova instalaĵo. Ĝin trafluos de supre al malsupre 4000 litrojn po sekundo. Por la transformiĝo de la meĥanika energio en elektran estos bezonata generatoro. Aldonitajn energion produktos la 7.75 kilovataj sunpanelo, kiu estos montita sur la tegmento de la konstruaĵo.
Rekte apud la konstruaĵo troviĝas la nova fiŝkanalo, kiu ebligas la fiŝojn la unuan fojon post 200 jaroj moviĝi sen bariloj en tiu parto de Temizo.
Ni deziras al la Osney Lock Hydro longdaŭran uzon, kaj al ĝiaj voluntuloj plej bonan sukceson por la progresa entrepreno verda.

No comments:

Post a Comment