Sunday 26 October 2014

Maljuna profesio surstrate




La ĉefa piedira zono por aĉetantuloj kaj promenadantoj en la urbo estas tutjare merkato de la ebloj. Krom la multaj pli malpli pasivaj personoj tie, oni ankaŭ povas vidi, kiel sur la scenejo, stratmusikantojn, artistojn, friponojn, fanatikulojn aŭ predikantojn de diversaj kredaj veroj, kaj la senvendejajn mikrokomercistojn.
Hodiaŭ mi renkontis raran ekzemplon de maljuna profesio, metio preskaŭ forgesita: kulero- skulptisto. Ĉiam plaĉas al mi vidi laboron en procezo, kiu kaptas min pli forta ol la finan faraĵon.
Jen Anna Casserley lignoskulptis je sia laborstableto apud sia malgranda ekspozicia stando kun kuleroj kaj belegaj freŝaj floretoj. Ni havas agrablan mallongan konversacion kaj mi povas rigardi kaj tuŝi la malsamajn kulerojn kaj butertranĉilojn. Festo por la okuloj kaj fingroj !  Ili estas plejparte faritaj el ligno de kaŝtanio, acero aŭ de diversaj fruktoarboj. Anna estas verda lignoskulptisto, kiu signifas, ke ŝi uzas nur freŝe tranŝitan kaj tial facile prilaboreblan lignon por sia laboro. Ŝia plej ŝatata ligno estas de la sovaĝa ĉerizo, kiu en la arbaro rapide rekte kreskas tra la densa verdaĵo al la lumo.
Tre plaĉas al mi rigardi Anna-on labori.
Unue ŝi elbatas la krudan formon per malgranda praktika hakilo. Tiam ŝi persistas en sia laboro per rekta kaj kurbita skulptistaj tranĉiloj. Proksimume duonhoro estas bezonata por unu kulero. Fine ĝi estas oleita per oleo de kolzosemo kaj la bela ligna surfaco brilas.
Sur ŝia standtableto staras bildon de sia avo, ankaŭ lignoskulptante kulerojn. Sed ŝiaj gepatroj estas profesiaj potfaristoj. Jam kiel infano Anna aŭdis je la hejma tablo diskutojn pri bona kvalito de linioj kaj formoj, kaj la inklino al bela manlaboro tiutempe vekiĝis. Tamen la malseketa kaj malvarma argilo de la gepatra metio ne plaĉis al ŝi. Do la ligna metio ŝajnis alternativon por perlabori vivrimedojn. Krom la vendado de siaj produktoj kaj montrado de sia praktika metio Anna ankaŭ ofertas kursojn por lignoskulpti kulerojn.
Bonŝance ŝia vivpartnero estas arboflegisto, do ĉiam abundas bona kaj favora materialo por Anna. Mirege rigardante la kreon de kulero ni komprenas, ke niaj manoj taŭgas ne nur por premi la klavojn de la komputilo.



No comments:

Post a Comment