Estas mia lasta kontribuo al tiu blogo. Ĝis revido Oksfordo! La vivovojaĝo daŭras aliloke.
Dankon pro via atento. Mi esperas, ke plaĉis al vi unu aŭ alia artikolo. Eble iam vi vizitos Oksford-on kaj povas mem vidi tion, pri kiu mi rakontis.
Ĉion bonan al vi karaj legantoj!
This is a blog about Oxford in UK, written in the international language Esperanto. One English article from December 2014 gives a short overview about Esperanto/ La blogo temas pri observoj en Oksfordo, Britio.
Thursday, 6 July 2017
Thursday, 22 June 2017
Akademia tradicio
Ĉiujare en junio vi povas ĉi tie partopreni por
kelkajn minutojn en aparta surstrata spektaklo. Temas pri peceto de
tielnomata Encaenia.
La gravularo de Universitato Oksfordo marŝas post la
ceremonio el la Sheldonian teatro al bankedo.
La greka vorto"Εγκαίνια" signifas festivalo de renovigo aŭ dediĉo.
Estas universitata ceremonio por prezenti honorajn doktorecojn al
distingita eks-studentoj kaj distingitaj gravuloj de la mondo en kampoj
de arto, scienco kaj sociaj aferoj. Estas iom ŝanĝita tradicio ekde de
la mezepoko.
Ĉi-jare sep eminentaj figuroj estis honoritaj por ilia elstara kontribuo al scienco, arto kaj publika vivo. Inter ili estas la postmoderna arkitekto Frank Gehry, bone konata pro la fama Muzeo Guggenheim en Bilbao, kardiologo Profesoro Eugene Braunwald kaj komponistino profesoro Judith Weir.
Kio okazas je tia tradicia tago?
La mateno kutime komenciĝas per tradicia okazaĵo en unu el la kolegioj, kie la partoprenantoj estas invititaj por manĝi persikojn, fragojn kaj trinki ĉampanon de Sinjoro Crewe. Antaŭ la ĉefa ceremonio okazas procesio de kelkaj el la partoprenantoj al la Sheldonian Teatro. Tiuj kiuj partoprenas en la procesio estas la kanceliero, vickanceliero kaj, ĉefoj de diversaj universitataj kolegioj kaj aliaj gravuloj. La honorigotaj personoj estas alparoltaj en la latina lingvo. Poste ili enskribas sin en la universitata libro de honoruloj. Tiam ĉiuj marŝas al bankedon en All Souls kolegio, kaj posttagmeze en kolegia ĝardeno okazas festeto kun la vickanceliero, honoruloj kaj iliaj familianoj.
La kancelerio en grandfesta robo.

Tuesday, 13 June 2017
Strata arto
Preskaŭ finita ! Jen en la orienta parto de nia urbo, en la strato Cowley. Temas pri artaĵo farita de Andrew Manson por strata festivalo ĉi-somere. Tiu evento celebras divercecon kaj komunuman spiriton. Ĝi estos denove pakitaj per instiga muziko, kolorplena parado, bongusta kaj ekzota manĝaĵoj. La konata stratobando 'Horn of Plenty', kiu furoras ekde dek jaroj en Oxfordo, kompreneble ne mankos. Pro tiu jubileo ĝi estiĝis ankaŭ temo por la murobildo .
Thursday, 8 June 2017
Balototago en Britio
Pripensado de portempa insulano
Post 16 jaroj de kontinua partoprenado en milita agado en Mezoriento kaj Norda Afriko kaj samtempa redukto de elspezoj en la socia sektoro en Britio, la tago devenis hodiaŭ pri klara decido ŝanĝi tion.
La tiel nomata "milito kontraŭ terorismo" kaŭzis milionojn da mortoj en Irako, Afganio, Jemeno kaj Sirio. Suferis plejparte senkulpulojn, speciale infanojn. Milionoj da homoj ĝis nun forlasis siajn hejmojn, la efiko de tio estas ege sentebla ĉie en Eŭropo. Ne menciita la efiko sur la medio.Theresa May kaj ŝia partio plenkore apogis tiun kruelan kaj katastrofan agadon ĉiujn tiujn jarojn. Ŝi estas ankaŭ respondeca por la terura atenco de la dense loĝita grandurbo de Mosulo, same kiel por la rekta partopreno en la bombado de Jemeno flanke de Saud-Arabio.
Tiu milito-favora konduto de la konservativa registaro ankaŭ kaŭzis grandan redukton de elspezoj sur la sana kaj socia sektoroj. Ĉu daŭrigi tion? Theresa May kun ilia aliancano Trump planas plue militan agadon en Mezoriento. Jen potenca konduto kaj megalomania partnereco. Kiel la britoj balotas hodiaŭ? Post komencaj malalta nombro, nun ŝajne multaj civitanoj prenas sian rajton partopreni en tiu grava elekto.
Ni nur povas esperi, ke la malvarmeta aero de la Atlantiko donas hodiaŭ klaran menson al ili.
Monday, 15 May 2017
Marjorie Boulton festis sian 93-an naskiĝtagon !
Estis denove granda plezuro reviziti Marjorie Boulton, unu el la plej konataj esperantistoj. Ŝi ĵus festis sian 93-an naskiĝtagon. Plaĉis al mi vidi ŝin en sufiĉe bona stato kaj en bona humoro. "Mi faras bone, laŭ mia aĝo", ŝi volonte konfirmas. Nuntempe ŝi ne plu povas bone marŝi senhelpe, do rulseĝo necesas. Bonŝance kunloĝas kun ŝi Maciej, ŝia prizorganto, kiuj de kelkaj jaroj bonkore kaj ege atente zorgas pri ŝi. Marjorie nomas lin 'mia nobla polo'. Tio ja li estas.
Pro li ŝi povas forlasi la domon kaj ankoraŭ partopreni en universitataj kunvenoj, muzikaj eventoj, ja ŝi eĉ ĉeestis la 100-an Universalan Kongreson en Francio.
Plaĉas al Marjorie viziti la faman botanikan ĝardenon en Oksfordo. Same kiel rigardi al la antaŭfronta ĝardeneto de ŝia (kompreneble) verda domo, kie ĉiam estas provizita manĝaĵo por katoj de la najbararo, kaj akvo por la birdetoj.
Interparolado kun Marjorie nuntage estas iom pli malrapida ol antaŭe, sed ankoraŭ ĝi estas piprita per inteligentaj frandaĵoj kaj bona humuro. Sed lastatempe mankis bona apetito al ŝi. Pri tio ŝi mem iom miras.
Nu, ni deziras, ke ŝi ankoraŭ sufiĉe bone ĝuu siajn venontajn krepuskajn jarojn.

Foto: Maciej Mirnowicz
Denove fantoma biciklo !
Blanka aŭ fantoma biciklo ie je la strata rando signifas mortinta biciklanto ! Estas malgranda tuja monumento, kiu servas kiel rememorigilo de la tragedio. Ĝi ankaŭ servas kiel trankvila deklaro pri subteno de biciklantaj rajtoj kaj sekura vojaĝado. Tiu tradicio estiĝis en Usono komence de 21 jarcento kaj nun okazas tutmonde.
Ni ĉiuj vojaĝas la saman nesekuran stratojn kaj alfronti la samajn riskojn; la mortinto povus same facile esti iu ajn el ni.
Tiu ĉi biciklo estas el nia urbo, kie pasintan semajnon koliziis studentino kun buso. La pli ĝustajn cirkonstancojn de la akcidento ankoraŭ ne estas priskribitaj. Faktas nur la morto de ĵus finpreparita studentino de ekologia fako.
Du tagojn poste proksime 150 biciklantoj, simpatiantoj kaj amikoj de ŝi kun bicikloj silente marŝis la straton, kie okazis la trista akcidento.
Oksfordo estas konata kiel bicikla urbo. Tamen tio ne signifas, ke ekzistas bone zorgitaj vojoj por biciklantoj, nur ke ekzistas multe da biciklantoj. Ja estas universitata urbo, kaj studentoj estas la plej granda parto el ĉiuj biciklantoj, sed kiel ili vojaĝadas estas alia afero.
Ni ne nur funebras kun la familio der mortinto, ni plu klopodu por plibonigo de trafika situacio en nia urbo kaj atento pri biciklantoj.
Thursday, 4 May 2017
Majo bela venu!
En multaj landoj de la mondo oni festas la unan tagon de majo. Plejparte estas laboristoj, kiuj atentigas pri iliaj laboraj rajtoj kaj ofte malbonaj vivosituacioj. Sed ankaŭ kontraŭuloj de la kapitalista sociosistemo montriĝas sur stratoj, kaj ofte esprimas ilian malŝataton pri tiu sistemo per vandalisma agado. Ropitaj aŭtoj aŭ vendejaj fenesregoj estas la rezultoj. Alie en nia urbo, kie ŝajne ĉio estas en bona ordo. Ĉi tie oni festas la alveno de printempo en iom paga etoso. Laŭ gazetaj raporto preskaŭ tridek mil homoj jam frue, je la sunleviĝi amasiĝis en la urba centro. Ekde mezepoka aĝo je la sesa ĥorknaboj kantas de la Magdalen-kolegia turo kristanaj himnoj. Poste homoj marŝas tra la urba centro pou rigardi al muzikaj kaj danzej performoj- sed rigardu vi mem:
Sunday, 23 April 2017
Blua arbaro
Estis denove iu el tiuj apartaj printempaj tagoj, ŝajne faritaj por ĝojigi la human koron en tempo trista kaj konfuza. Mi vagadis en la arbaro de la universitata arboreto kun familio kaj amikoj. Kia vido! Sub la fagoj disvastiĝis vasta tapiŝo de bluaj floroj. Unufoje jare, en printempo tiu vidindaĵo aperas. Ekzistas diversaj lokoj kiel tiu ĉi en Oxfordo kaj en la ĉirkaŭo de nia urbo, kie floras tiuj floroj. Temas pri Hyacinthoides non-scripta. Estas la scienca, latina nomo. Ĉi tie en Britio, kie la bela planto abundas, ĝi nomiĝas Bluebell (Blua sonorilo), kaj en mia gepatra lingvo la nomo estas Atlantisches Hasengloeckchen (Atlanta leporo-sonorileto). Laŭ mi la germana nomo montras tiel bele la poeton en la sciencisto, la senteblan homon en reĝo de malvarmaj faktoj...
Mi trovis benkon je la vojo kaj tempon por iom resti. Ĉu io okazis? Jes, ja, la arbaro ŝanĝiĝis al mirlando!
Mi trovis benkon je la vojo kaj tempon por iom resti. Ĉu io okazis? Jes, ja, la arbaro ŝanĝiĝis al mirlando!
Thursday, 16 March 2017
Alma- filino de Oksfordo
Foto de commons wikimedia.org
Certe vi jam konas Alma Deutscher, tiun viglan kaj energian muzikiston. Ŝi naskiĝis en Oksfordo kaj ĵus festis sian 12 naskiĝtagon. Nuntempe si loĝas alialoke, tamen iam nia urbo estos fiera pri ŝi!
Mi ŝatas aŭskulti ŝiajn komponaĵojn, sed aparte la unuan KD-on de la “malgranda” Alma kun muzikaj pecoj por piano kaj violono, klasikaj muzikaĵoj, kiujn ŝi parte verkis kvin- ses- kaj sepjara. Mi iom sorĉite aŭskultas, kvazaŭ mi malkovras la belecon de muziko la unuan fojon. Tute mankas la tipa infana ekscito, ĉie regas ja bontempa mezuro kaj ordo. Tamen ekscite ŝi ja povas paroli pri sia muziko kaj la komponado. Kaj firme, ŝi klarigos al vi, kial muziko estu bela !
Pasintan jaron Alma finis sian plenlongan operon, kiu baziĝas sur la tradicia historio de Cinderelo, sed adaptita al la nuntempo. Evila Duonpatrino havas du maltalentajn filinojn kaj la muzikeman Cindarelon, kiu estas natura komponisto. Hazarde Cindarelo trovas ampoemon de princo kaj tuj estas instigata komponi ion trafan por li. Ĉe balo de la princo ŝi bele kantas lian verkaĵon, ne konscienca, ke li ja estas la poemverkisto. La princo siaflanke ne rimarkas, ke Cinderelo estas la kreinto de komponaĵo. Sed finfine la paro estas unuiĝinta. En la opero montriĝas kiel poemo kaj muziko nature trovas sin.
Ankaŭ rimarkinda estas la fakto, ke la opera estas verkita kaj unue surscenigita en la hebrea lingvo. Alma, kies patro estas israelano, jam koncertis kune kun la Israela Simfonia Orkestro.
Min fascinas la procezo de ŝia muzika verkado. Jen nuntempa ekzemplaro de vera kreemo. Certe, Alma estas infano kun unu kruo en mirlando, sed ŝia verkaĵo estas tiel matura, kvazaŭ ŝi travivis jam tutan komponistan vivon.
De ŝi ni povas lerni kiel ideoj estiĝas, nome senklopode el senstreĉa sinteno aŭ eĉ en sonĝo. Ludeme turnanta sian saltantan ŝnuron aŭ improvizanta sur piano- tiumaniere al ŝi venas ideoj por komponaĵoj.
Alma estas hejmedukita; ŝi kaj ŝia fratino multe ludas ekstere en la ĝardeno kun vido al belega pejzaĝo. En kutima lernejo ŝi ne havus sufiĉe da libera tempo por sekvi siajn inspirojn, mankus tempo por revi kaj sencele ludi. Kaj freŝa aero, ŝi emfazas.
Kompreneble Alma okupiĝas pri muziko. Tri ĝis kvin horojn ĉiutage ŝi aŭskultas ion aŭ surskribas siajn ideojn kaj prilaboras siajn komponaĵojn kaj tio nepre bezonas klopodon. Tamen ĉio estas memdeterminita afero, centpercente ĝoje perceptata.
Alma estas anĝelo kun klara brila mesaĝo en tempo malluma kaj konfuza.

Friday, 10 March 2017
Finfine
Tiu ĉi belega probraĵo ne restis longe je la doma merkato. Finfine hodiaŭ bonŝanca aĉetanto kaptis la okazon. Mi devas konfesi, ke mi estas iom ĵaluza. Sed kiu ne estu? Tiel bona domo. Eble unurigarde ĝi aperas iom neglekta, tamen pripensu nur, sole la loko estas mirinda; tiel proksime al la freŝa rivereto kaj nur kelkajn paŝojn for de la parko. Kia trankvila kaj vigliga ĉirkaŭo. Kaj nur 15 minutojn ĝis la urba centro!
Tamen kelkaj duboj enkapiĝas: Oksfordo ofte estas en danĝero pro la alta akva nivelo kaj tiu propraĵo ja lokas en inunda aero. Ho ve, kaj kion okazas, kiam la doma merkato-bobelo krevos. Tiam la tuta afero estas senvalora.
Lasu nin iom ĉirkaŭrigardi je la oksforda merkato: Eble troviĝas iu taŭga por ni:
Dum la lasta jaro la plej multaj venditaj konstruaĵoj estis teracitaj domoj, kiuj kostis proksime
£456,043. Duobladoma duono (Semi-detached properties) vendiĝis proksime £511,226, kaj apartamentoj je £324,112.
Bonan Tagon !
Tuesday, 21 February 2017
Tago de la gepatra lingvo
Hodiaŭ estas la Tago de la gepatra lingvo proklamita de UNECO en la jaro 1999.
En multaj partoj de la mondo ankoraŭ nuntempe homoj ne rajtas paroli sian gepatran lingvon aŭ la cirkonstancoj por paroli ĝin ne estas favoraj. Tial UNECO daŭre klopodas plibonigi la lingvan situacion.
Oficiale tio sonas jena:
"La protektado kaj la antaŭenigo de la gepatraj lingvoj estas bazaj antaŭkondiĉoj por tutmonda civitaneco kaj vera reciproka interkompreniĝo. La kompreno kaj parolkapablo en pluraj lingvoj kondukas al pli bona kompreno de la riĉeco de kulturaj interagoj en nia mondo..."
En Oksfordo ni estas bonŝanca. Ĉiu povas paroli kion li volas. Tamen atentigo pri gepatraj lingvoj tre gravas ankaŭ tie ĉi.
Laŭ la lasta urboadministra censado (de 2011) Oksfordo estas deklarita kiel diversetna urbo. 22% de la loĝantaro konsistas el nigraj aŭ minoritataj grupoj, krome 14% de blankaj grupoj, sed sen brita etno- fono.
La plej grandaj etnaj grupoj konsistas el pakistanoj, hindoj, nigraj afrikanoj kaj aliaj asiaj kaj ĉinaj etnaj grupoj.
Nur por doni ekzemplon, mi mem kiel germanulo vivas kun mia franca partnerino tie ĉi. Niaj infanoj 5/9 jaraĝaj parolas trilingve, nome la francan kiel patrinolingvo, la germanan kiel patrolingvo kaj la anglan kiel lokan lingvon. Ĉar ili naskiĝis en Britio kaj la angla fariĝas pli kaj pli ilia plej forta lingvo, iliaj gepatraj lingvoj estas iom "endanĝeritaj".
Tial ni ne volas neglekti la uzadon de la gepatraj lingvoj ĉe niaj infanoj. Kaj mi mem ĉiam mirigas, kial dulingvaj aŭ multlingvaj familianoj ne daŭrigas la konversacion en la gepatraj lingvoj. Kelkfoje tio estas pro komforto, aliafoje pro la sento, ke paroli tiujn lingvojn estas maloportuna.
Vorpasis la tagoj, kiam oni supozis, ke plurlingva edukado konfuzadas infanojn. Nuntage siencistoj postulas male, ke ĝi ĝenerale estas avantaĝo por la tuta evoluo de la infano, aparte por la fleksebleco de la cerbo.
Do festu ni hodiaŭ la Tagon de la gepatra lingvo.
Bonjour kaj Guten Tag !

La infanloĝantaro estas konsiderinde pli granda ol la maljuna, kaj tio signifas entute pli diversetnan popolon estontan.
Du franca/germana infanoj kaj ilia amiko kun Kazaĥio fono rigardante anglan kartunon koncerne faraonajn vestaĵojn. |
Nur por doni ekzemplon, mi mem kiel germanulo vivas kun mia franca partnerino tie ĉi. Niaj infanoj 5/9 jaraĝaj parolas trilingve, nome la francan kiel patrinolingvo, la germanan kiel patrolingvo kaj la anglan kiel lokan lingvon. Ĉar ili naskiĝis en Britio kaj la angla fariĝas pli kaj pli ilia plej forta lingvo, iliaj gepatraj lingvoj estas iom "endanĝeritaj".
Tial ni ne volas neglekti la uzadon de la gepatraj lingvoj ĉe niaj infanoj. Kaj mi mem ĉiam mirigas, kial dulingvaj aŭ multlingvaj familianoj ne daŭrigas la konversacion en la gepatraj lingvoj. Kelkfoje tio estas pro komforto, aliafoje pro la sento, ke paroli tiujn lingvojn estas maloportuna.
Vorpasis la tagoj, kiam oni supozis, ke plurlingva edukado konfuzadas infanojn. Nuntage siencistoj postulas male, ke ĝi ĝenerale estas avantaĝo por la tuta evoluo de la infano, aparte por la fleksebleco de la cerbo.
Do festu ni hodiaŭ la Tagon de la gepatra lingvo.
Bonjour kaj Guten Tag !
Friday, 17 February 2017
Aslan
Eble vi konas Aslan-on, la parolantan leonon el C.S. Lewis fantaziaj libroj?
Li estas la Reĝo de Bestoj, filo de la Imperiestro preter de la maro; saĝa, kompata, kaj kun magia povo (ambaŭ tempa kaj spirita); mistera kaj bonvola gvidanto al la infanoj, kiuj vizitas la fantazian landon Narnia.
En la Kronikoj de Narnia (The Chronicles of Narnia) ni legas jenan:
"Li estas la Reĝo. Li estas la Sinjoro de la tuta arbaro, sed li ne estas ofte tie, vi komprenas. Neniam en mia vivo aŭ de mia patro. Sed la vorto atingis nin, ke li revenos. Li estas en Narnia tiumomente. "
...kaj nu li venis al ni, en la Bury Knowle Parkon en Headington. Tie jam de longe staras multaj tre maljunaj arboj. Antaŭ la biblioteko troviĝis grandega ekzemplo de cedro-arbo, bedaŭrinde en malbona stato, ke oni decidis faligi ĝin. Sed la restaĵon oni volis uzi por skulptaĵo teme ligita al la biblioteko. Bona ideo, elekti konatan karakteron de oksforda verkisto.
Do oni kolektis monon kaj Matt Cave, oksforda artisto ricevis la taskon fari tiun grandan leonon.
En februaro la laboro finiĝis kaj nun la mirinda grandulo kaj amiko de la infanoj estas preta saluti la vizitantojn de la parko. Ankoraŭ la freŝtranĉita ligno bone odoras kaj estas plezuro tuŝi la surfacon de la skulptaĵo.
Estus granda ĝojo por Lewis renkonti sian kreaĵon...
Tuesday, 7 February 2017
Domokupacio/ iffleyopenhouse
En Iffley Road, unu el la ĉefaj stratoj en orienta Oksfordo, troviĝas konstruaĵo oficiale ne uzita dum tri jaroj. Themas pri posedaĵo de universitata Wadham College. La suba etaĝo estis pliluigita por kelkaj jaroj al aŭtomobilvendejo, la supra por loĝejoj. Sed nun la kolegio volas anstataŭigi la konstruaĵon per nova, por studenta gastigado.
Intertempe, pli ĝuste, je unu el la plej malvarmaj tagoj de la pasinta jaro, grupo da domokupantoj alprenis al si la konstruaĵon, por ke senhejmuloj povu dormi ĉi tie. La membroj, lokaj kaj studentaj preparis la ejon kaj ebligis al proksimume 20 senhejmuloj protektado kontraŭ la frosta vetero. Ĉar la urba administracio lastatempe fermis kelkajn noktajn azilojn multaj homoj nun vagas surstrate en la nokto ĝis trovinte ĝustan dormlokon ie ajn.
Kompreneble la domokupado estis rigardita kiel krimo kaj venis al urba tribunalo, tamen la organizantoj de la grupo povis atingi decidon, ke la senhejmuloj ankoraŭ restu tien ĝis komenco de aprilo. Tia decido ja estas sufiĉe nekutima kaj bona afero por la homoj senhejmaj.
Homoj bezonas hejmojn- malplenaj spacoj bezonas homojn |
Saturday, 28 January 2017
LinguaMania- Lingvomanio
Ĉi-vendrede en la Ashmolean Muzeo okazis aparta evento en la vesperprograma vico Vivanta Vendredo: Linguamania-
lingvomanio, por veki en ni la internan lingviston. Estis evento de la
muzeo kunlabore kun la universitato, invito ne nur por fakuloj, sed por
la tuta familio. Atentigitaj estis multaj facetoj de lingva evoluado kaj
uzado, persona kaj tutmonda. Grava fokuso estis ankaŭ multlingveco. Ŝajnas, ke Oksfordo aparte elstaras pro sia diversa loĝantaro. Lernejoj ekzistas ĉi tie kun preskaŭ 30 parolataj lingvoj.
Montriĝis ligiloj inter lingvaj fenomenoj kaj ekspoziciaĵoj de la
muzeo, kiel ekz la kopio de la fama trilingva Rosetta- ŝtono.
Kreemo estis la ĉefa fokuso de la temo. Do ne mirigas, ke la vizitantaro estis instigita partopreni en diversaj kreemaj agadoj, kiel ekz lingvolernado,-kreado aŭ serĉado de lingvaj ligiloj en la muzeo mem. La tuta konstruaĵo estis plenŝtopitaj per interesitaj homoj kaj teatraj kaj muzikaj artistoj, volontuloj kaj fakuloj. Aŭdeblas estis la latina en teatraĵo de studenta grupo, kiuj kun siaj blankaj antikvaj kostumoj bone kongruis al la romaj figuroj ekspoziciataj.
Ie estis provita en komuna peno kraki hieroglifan kodon de malaljuna Egiptio. Alialoke oni povis skribi sian nomon en la inventita fantazia lingvo de Tolkin, aŭ mem verki poemojn instigita de la persa poeto Rumi.Teatrogrupo en la muzeo / Foto de Dobrochna Futro |
Kreemo estis la ĉefa fokuso de la temo. Do ne mirigas, ke la vizitantaro estis instigita partopreni en diversaj kreemaj agadoj, kiel ekz lingvolernado,-kreado aŭ serĉado de lingvaj ligiloj en la muzeo mem. La tuta konstruaĵo estis plenŝtopitaj per interesitaj homoj kaj teatraj kaj muzikaj artistoj, volontuloj kaj fakuloj. Aŭdeblas estis la latina en teatraĵo de studenta grupo, kiuj kun siaj blankaj antikvaj kostumoj bone kongruis al la romaj figuroj ekspoziciataj.
Bedaŭrinde mi ne povis trovi iun ligilon al Esperanton. Sed poste mi aŭdis, ke parto de Harry Potter and the Rosetta Stone estis tradukita en multajn lingvojn, kaj inter ili troviĝis ankaŭ Esperanto.
Thursday, 12 January 2017
Ho ve Zulajka ! Amrakonto el Oksfordo
Reveninte al libro, kiu majstre satirece priskribas tiujn trajtojn, mi pli atente observas tiun ĉi lokon. Temas pri Zulajka Dobson, moderna klasikaĵo de Max Beerbohm (1872-1956), verkita antaŭ iom plu ol cent jaroj. Li mem iam studis en Oksfordo, sed neniam diplomiĝis. El propraj spertoj li bone konis la bakalaŭran vivon, kvankam li tiam estis pli okupita kun verki artikolojn kaj designi karikaturojn. Kaj li prefere kultivis sian dandan personecon. Tio ankaŭ reflektas en lia mojosa karikatureca rakonto, kies ĉefrolulo estas iu snoba Duke of Dorset.
Oksfordo antaŭ cent jaroj estis preskaŭ tute dominita je viraj studentoj, kaj en la kolegioj instruis seriozaj profesoroj. En tiu vira mondo unu tagon eniĝas ĉarma aminda virino- Zulajka, vera Femme fatale, la nepino de grava profesoro en fiktiva Kolegio Judaso.
Jen la katastrofo komenciĝas. Kompreneble nia heroo estas la unua, kiun trafas la sagon de amoro. Lin, kiu estis ĝisdate tro malvarma aŭ tro snoba por enamiĝi. Kaj la ama vundo doloregas. Li estas nur la unua en vico de aliaj studentoj, kiuj ne povas eskapi la magion de Zulajka. Dramatece la agado elvolviĝas, vortriĉece kaj komike pritraktata, kun sufiĉa historia kompreno de la tiama tempo ĝis fine ĉio gvidas al tragika sorto, ne nur de la Duko, sed ankaŭ de ĉiuj bakalaŭrantoj. Ili sekvas sian rolmodelon, dronante sin en la rivero je la granda somera remia konkurso. Zulajka mem momente iom konfuzita forlasos la urbon- ho ve, celante Kembriĝon...
Waiting for the Cox, 1906, in Oxford, by Andrew Lang
Hodiaŭ la libro de Beerbohm estas taksata kiel unu el la plej bonaj anglaj verkaĵoj. Li vere kaptis apartan spiriton de nia universitata urbo, kiuj kompreneble multe ŝanĝiĝis ekde tiam.
Li skribis:
"Mi mem prefere vidus la tutan restaĵon de Anglio profundiĝi en la maron ol, ke mi dezirus Oksfordon ekloĝita sur pli sana alteco. Ĉar nenio ekzistas en Anglio komparebla kun tio, kio loĝaĉas en la vaporoj kaj marĉoj, kaj en la ombroj de tiu ĉi turoj, la mistera kaj malĉifrebla spirito, la spirito de Oksfordo. Oksfordo !"
Subscribe to:
Posts (Atom)