Thursday 16 March 2017

Alma- filino de Oksfordo

                                                         Foto de commons wikimedia.org

Certe vi jam konas Alma Deutscher, tiun viglan kaj energian muzikiston. Ŝi naskiĝis en Oksfordo kaj ĵus festis sian 12 naskiĝtagon. Nuntempe si loĝas alialoke, tamen iam nia urbo estos fiera pri ŝi!

Mi ŝatas aŭskulti ŝiajn komponaĵojn, sed aparte la unuan KD-on de la “malgranda” Alma kun muzikaj pecoj por piano kaj violono, klasikaj muzikaĵoj, kiujn ŝi parte verkis kvin- ses- kaj sepjara. Mi iom sorĉite aŭskultas, kvazaŭ mi malkovras la  belecon de muziko la unuan fojon. Tute mankas la tipa infana ekscito, ĉie regas ja bontempa mezuro kaj ordo. Tamen ekscite ŝi ja povas paroli pri sia muziko kaj la komponado. Kaj firme, ŝi klarigos al vi, kial muziko estu bela !

Pasintan jaron Alma finis sian plenlongan operon, kiu baziĝas sur la tradicia historio de Cinderelo, sed adaptita al la nuntempo. Evila Duonpatrino havas du maltalentajn filinojn kaj la muzikeman Cindarelon, kiu estas natura komponisto. Hazarde Cindarelo trovas ampoemon de princo kaj tuj estas instigata komponi ion trafan por li. Ĉe balo de la princo ŝi bele kantas lian verkaĵon, ne konscienca, ke li ja estas la poemverkisto. La princo siaflanke ne rimarkas, ke Cinderelo estas la kreinto de komponaĵo. Sed finfine la paro estas unuiĝinta. En la opero montriĝas kiel poemo kaj muziko nature trovas sin.
Ankaŭ rimarkinda estas la fakto, ke la opera estas verkita kaj unue surscenigita en la hebrea lingvo. Alma, kies patro estas israelano, jam koncertis  kune kun la Israela Simfonia Orkestro.

Min  fascinas la procezo de ŝia muzika verkado. Jen nuntempa ekzemplaro de vera kreemo. Certe, Alma estas infano kun unu kruo en mirlando, sed ŝia verkaĵo estas tiel matura, kvazaŭ ŝi travivis jam tutan komponistan vivon.
De ŝi ni povas lerni kiel ideoj estiĝas, nome senklopode el senstreĉa sinteno aŭ eĉ en sonĝo. Ludeme turnanta sian saltantan ŝnuron aŭ improvizanta sur piano- tiumaniere al ŝi venas ideoj por komponaĵoj.

Alma estas hejmedukita; ŝi kaj ŝia fratino multe ludas ekstere en la ĝardeno kun vido al belega pejzaĝo. En kutima lernejo ŝi ne havus sufiĉe da libera tempo por sekvi siajn inspirojn, mankus tempo por revi kaj sencele ludi. Kaj freŝa aero, ŝi emfazas.
Kompreneble Alma okupiĝas pri muziko. Tri ĝis kvin horojn ĉiutage ŝi aŭskultas ion aŭ surskribas siajn ideojn kaj prilaboras siajn komponaĵojn kaj tio nepre bezonas klopodon. Tamen ĉio estas memdeterminita afero, centpercente ĝoje perceptata.

Alma estas anĝelo kun klara brila mesaĝo en tempo malluma kaj konfuza.

No comments:

Post a Comment