Thursday 12 January 2017

Ho ve Zulajka ! Amrakonto el Oksfordo



Eble kiam vi restis kelke da tempo ekster Oksfordo, en alia granda urbo, vi denove rimarkas la apartajn trajtojn de nia urbo, plenigitaj per ĉiam gajegaj junuloj kaj ekscititaj, bone nutritaj studentoj. Etoso iom kiel daŭra sunbrilo. Ne mirigas, ke Oksfordo nuntempe kun preskaŭ 25 procento da studentoj en la loĝantaro estas ege alloga. Kaj tio jam de jarcentoj !

Reveninte al libro, kiu majstre satirece priskribas tiujn trajtojn, mi pli atente observas tiun ĉi lokon. Temas pri Zulajka Dobson, moderna klasikaĵo de Max Beerbohm (1872-1956), verkita antaŭ iom plu ol cent jaroj. Li mem iam studis en Oksfordo, sed neniam diplomiĝis. El propraj spertoj li bone konis la bakalaŭran vivon, kvankam li tiam estis pli okupita kun verki artikolojn kaj designi karikaturojn. Kaj li prefere kultivis sian dandan personecon. Tio ankaŭ reflektas en lia mojosa karikatureca rakonto, kies ĉefrolulo estas iu snoba Duke of Dorset.

Oksfordo antaŭ cent jaroj estis preskaŭ tute dominita je viraj studentoj, kaj en la kolegioj instruis seriozaj profesoroj. En tiu vira mondo unu tagon eniĝas ĉarma aminda virino- Zulajka, vera Femme fatale, la nepino de grava profesoro en fiktiva Kolegio Judaso.
Jen la katastrofo komenciĝas. Kompreneble nia heroo estas la unua, kiun trafas la sagon de amoro. Lin, kiu estis ĝisdate tro malvarma aŭ tro snoba por enamiĝi. Kaj la ama vundo doloregas. Li estas nur la unua en vico de aliaj studentoj, kiuj ne povas eskapi la magion de Zulajka. Dramatece la agado elvolviĝas, vortriĉece kaj komike pritraktata, kun sufiĉa historia kompreno de la tiama tempo ĝis fine ĉio gvidas al tragika sorto, ne nur de la Duko, sed ankaŭ de ĉiuj bakalaŭrantoj.  Ili sekvas sian rolmodelon, dronante sin en la rivero je la granda somera remia konkurso. Zulajka mem momente iom konfuzita forlasos la urbon- ho ve, celante Kembriĝon...

                                    Waiting for the Cox, 1906, in Oxford, by Andrew Lang

Hodiaŭ la libro de Beerbohm estas taksata kiel unu el la plej bonaj anglaj verkaĵoj. Li vere kaptis apartan spiriton de nia universitata urbo, kiuj kompreneble multe ŝanĝiĝis ekde tiam.

Li skribis:

 "Mi mem prefere vidus la tutan restaĵon de Anglio profundiĝi en la maron ol, ke mi dezirus Oksfordon ekloĝita sur pli sana alteco. Ĉar nenio ekzistas en Anglio komparebla kun tio, kio loĝaĉas en la vaporoj kaj marĉoj, kaj en la ombroj de tiu ĉi turoj, la mistera kaj malĉifrebla spirito, la spirito de Oksfordo. Oksfordo !"

6 comments:

  1. Ha! Treege interese. Mi mem trafis la libron hieraux, kaj gxi tiris mian atenton cxar kiam mi estis mezlernejano, mia instruistino pri historio nomigxis Zuleika, kaj sxi ankaux estis iaspeca femme fatale, kiun cxiuj fridpisuloj en la oka lerneja jaro sekrete amoris antaux endormigxi :-) Cetere, mi estas nuntempe en Oksforda Universitato, kiel gast-esprloristo en la Departamento pri Sciencoj de la Tero. Mi sxatus renkonti cxiujn samlingvanojn en Oksforsxiro.

    ReplyDelete
  2. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  3. Saluton Orlando, kia bela historio de vi kaj hazardo. (mi ankaŭ lernis novan vorton :-) Mi ŝatus renkontiĝi kun vi. Momente mi estas iom tempe fleksebla, do proponu, kiam ni vidas nin

    ReplyDelete
  4. Saluton, Jens! Mi estos libera vendrede ekde la 1800

    ReplyDelete
    Replies
    1. Do eble je 6.30 antaŭ la cafejo Nero en High Street.
      Mia telefonnumero: 07570038997

      Delete
  5. Konsentite. Mia estas 07931518552. Gxis!

    ReplyDelete