Saturday 28 January 2017

LinguaMania- Lingvomanio

Ĉi-vendrede en la Ashmolean Muzeo okazis aparta evento en la vesperprograma vico Vivanta Vendredo: Linguamania- lingvomanio, por veki en ni la internan lingviston. Estis evento de la muzeo kunlabore kun la universitato, invito ne nur por fakuloj, sed por la tuta familio. Atentigitaj estis multaj facetoj de lingva evoluado kaj uzado, persona kaj tutmonda. Grava fokuso estis ankaŭ multlingveco. Ŝajnas, ke Oksfordo aparte elstaras pro sia diversa loĝantaro. Lernejoj ekzistas ĉi tie kun preskaŭ 30 parolataj lingvoj. 
Montriĝis ligiloj inter lingvaj fenomenoj kaj ekspoziciaĵoj de la muzeo, kiel ekz la kopio de la fama trilingva Rosetta- ŝtono.

Teatrogrupo en la muzeo / Foto de Dobrochna Futro

 Kreemo estis la ĉefa fokuso de la temo. Do ne mirigas, ke la vizitantaro estis instigita partopreni en diversaj kreemaj agadoj, kiel ekz lingvolernado,-kreado aŭ serĉado de lingvaj ligiloj en la muzeo mem. La tuta konstruaĵo estis plenŝtopitaj per interesitaj homoj kaj teatraj kaj muzikaj artistoj, volontuloj kaj fakuloj. Aŭdeblas estis la latina en teatraĵo de studenta grupo, kiuj kun siaj blankaj antikvaj kostumoj bone kongruis al la romaj figuroj ekspoziciataj.
Ie estis provita en komuna peno kraki hieroglifan kodon de malaljuna Egiptio. Alialoke oni povis skribi sian nomon en la inventita fantazia lingvo de Tolkin, aŭ mem verki poemojn instigita de la persa poeto Rumi.
Bedaŭrinde mi ne povis trovi iun ligilon al Esperanton. Sed poste mi aŭdis, ke parto de Harry Potter and the Rosetta Stone estis tradukita en multajn lingvojn, kaj inter ili troviĝis ankaŭ Esperanto.

No comments:

Post a Comment