Tuesday 7 February 2017

Domokupacio/ iffleyopenhouse



En Iffley Road, unu el la ĉefaj stratoj en orienta Oksfordo, troviĝas konstruaĵo oficiale ne uzita dum tri jaroj. Themas pri posedaĵo de universitata Wadham College. La suba etaĝo estis pliluigita por kelkaj jaroj al aŭtomobilvendejo, la supra por loĝejoj. Sed nun la kolegio volas anstataŭigi la konstruaĵon per nova, por studenta gastigado.
Intertempe, pli ĝuste, je unu el la plej malvarmaj tagoj de la pasinta jaro, grupo da domokupantoj alprenis al si la konstruaĵon, por ke senhejmuloj povu dormi ĉi tie. La membroj, lokaj kaj studentaj preparis la ejon kaj ebligis al proksimume 20 senhejmuloj protektado kontraŭ la frosta vetero. Ĉar la urba administracio lastatempe fermis kelkajn noktajn azilojn multaj homoj nun vagas surstrate en la nokto ĝis trovinte ĝustan dormlokon ie ajn.
Kompreneble la domokupado estis rigardita kiel krimo kaj venis al urba tribunalo, tamen la organizantoj de la grupo povis atingi decidon, ke la senhejmuloj ankoraŭ restu tien ĝis komenco de aprilo. Tia decido ja estas sufiĉe nekutima kaj bona afero por la homoj senhejmaj.

Homoj bezonas hejmojn- malplenaj spacoj bezonas homojn



No comments:

Post a Comment