Pro li ŝi povas forlasi la domon kaj ankoraŭ partopreni en universitataj kunvenoj, muzikaj eventoj, ja ŝi eĉ ĉeestis la 100-an Universalan Kongreson en Francio.
Plaĉas al Marjorie viziti la faman botanikan ĝardenon en Oksfordo. Same kiel rigardi al la antaŭfronta ĝardeneto de ŝia (kompreneble) verda domo, kie ĉiam estas provizita manĝaĵo por katoj de la najbararo, kaj akvo por la birdetoj.
Interparolado kun Marjorie nuntage estas iom pli malrapida ol antaŭe, sed ankoraŭ ĝi estas piprita per inteligentaj frandaĵoj kaj bona humuro. Sed lastatempe mankis bona apetito al ŝi. Pri tio ŝi mem iom miras.
Nu, ni deziras, ke ŝi ankoraŭ sufiĉe bone ĝuu siajn venontajn krepuskajn jarojn.
Foto: Maciej Mirnowicz
Kiu diris "Maljuniĝo ne estas tiel malbona, se konsideri la alternativon"?
ReplyDeleteFeliĉaj tiuj, kies krepuskaj jaroj (mi tre ŝatis tiun dirmanieron) estas pli bonaj ol la alternativo. Ĉar ve, ne ĉiam estas tiel...
Gratulon Αγγελος pro esti mia unua komentanto ĉi tie. Mi ŝatas la diraĵon de vi. Bonan tagon.
DeleteMi afishis la artikolon en Facebook. Venis ghis nun 49 shatoj; multaj kaptas la okazon gratuli al Marjorie; ankau mi!
ReplyDeleteAmike, Istvan Ertl
Dankon Istvan pro tio. Plaĉas al mi ekscii, ke Marjorie ankoraŭ estas serĉata. Bonan tagon !
DeleteGratulon.
ReplyDelete