Monday 15 May 2017

Marjorie Boulton festis sian 93-an naskiĝtagon !

Estis denove granda plezuro reviziti Marjorie Boulton, unu el la plej konataj esperantistoj. Ŝi ĵus festis sian 93-an naskiĝtagon. Plaĉis al mi vidi ŝin en sufiĉe bona stato kaj en bona humoro. "Mi faras bone, laŭ mia aĝo", ŝi volonte konfirmas. Nuntempe ŝi ne plu povas bone marŝi senhelpe, do rulseĝo necesas. Bonŝance kunloĝas kun ŝi Maciej, ŝia prizorganto, kiuj de kelkaj jaroj bonkore kaj ege atente zorgas pri ŝi. Marjorie nomas lin 'mia nobla polo'. Tio ja li estas.
Pro li ŝi povas forlasi la domon kaj ankoraŭ partopreni en universitataj kunvenoj, muzikaj eventoj, ja ŝi eĉ ĉeestis la 100-an Universalan Kongreson en Francio.

Plaĉas al Marjorie viziti la faman botanikan ĝardenon en Oksfordo. Same kiel rigardi al la  antaŭfronta ĝardeneto de ŝia (kompreneble) verda domo, kie ĉiam estas provizita manĝaĵo por katoj de la najbararo, kaj akvo por la birdetoj.
Interparolado kun Marjorie nuntage estas iom pli malrapida ol antaŭe, sed ankoraŭ ĝi estas piprita per inteligentaj frandaĵoj kaj bona humuro. Sed lastatempe mankis bona apetito al ŝi. Pri tio ŝi mem iom miras.
Nu, ni deziras, ke ŝi ankoraŭ sufiĉe bone ĝuu siajn venontajn krepuskajn jarojn.


Foto: Maciej Mirnowicz

 

5 comments:

  1. Kiu diris "Maljuniĝo ne estas tiel malbona, se konsideri la alternativon"?
    Feliĉaj tiuj, kies krepuskaj jaroj (mi tre ŝatis tiun dirmanieron) estas pli bonaj ol la alternativo. Ĉar ve, ne ĉiam estas tiel...

    ReplyDelete
    Replies
    1. Gratulon Αγγελος pro esti mia unua komentanto ĉi tie. Mi ŝatas la diraĵon de vi. Bonan tagon.

      Delete
  2. Mi afishis la artikolon en Facebook. Venis ghis nun 49 shatoj; multaj kaptas la okazon gratuli al Marjorie; ankau mi!
    Amike, Istvan Ertl

    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankon Istvan pro tio. Plaĉas al mi ekscii, ke Marjorie ankoraŭ estas serĉata. Bonan tagon !

      Delete