Friday 30 January 2015

Oksfordoj multnombraj



Nomen est omen

Nia Oksfordo ne estas la unusola tutmonde. En Usono ekzemple jam ekzistas 28 lokoj nomataj Oxford.

Eble la plej bone konata troviĝas en la ŝtato Masaĉuseco, sed estas ankaŭ Oksfordoj en la ŝtatoj Alabamo, Arkansaso, Konektikuto, Florido kaj en multaj aliaj.
Kaj kelkaj troviĝas en Kanado kaj Nov- Zelando.

Kial ekzistas tiom multe da Oksfordoj transe de la oceano?

Antaŭ cento da jaroj multaj eŭropanoj revis pri la nova mondo, kiun la esploristoj kaj kolonianoj plaĉmontris al ili. Ne por ĉiuj elmigrantoj la revo fariĝis plezura realo. Tre multaj el la unua kolonia generacio spertis tre malfacilajn vivkondiĉojn, kaj multaj jam pereis ĉe la marvojaĝo.

Ekzistas ankaŭ aliaj fremdaj loknomoj en la novaj landoj. Eble la elmigrantoj kunprenis tiujn kun si, por ke ili havu ion ŝatatan, amatan por certigi al si la hejman konekton.

Kelkfoje iu loko estis nomata Oksfordo ĉar la fondintoj esperis establi lertan lokon kiel la originalan. Ekzemple en Oksfordo/ Misisipio tiu revo plenumiĝis. La urbo (fondita en 1837) kun hodiaŭ ĉirkaŭ 20 mil loĝantoj havas tre konatan universitaton kaj ĝiaj kolegioj rangas tutnacie inter la plej bonaj.
Same la Universitato de Oksfordo en la ŝtato Ohio. Tiun urban fondon George Washington mem instigis per ordo establigi universitaton tie. Ĝi estas nun unu el la elstaraj edukadaj lokoj en Usono.
Ankaŭ la Oksfordo en Georgio ricevis la nomon memore de la brita universitato kaj ankoraŭ hodiaŭ fieras pro ĝia propra universitato.

Aliflanke ekzistas lokoj, kiuj ricevis tiun nomon de jam ekzistaj usonaj Oksfordoj. La Oksfordo en Nov-Jorkio nomiĝas tiel ekde 1793. Jen Entreprenisto el la Oksfordo en Masaĉuseco aĉetis indianan teritorion por koloniado. La unuaj homoj komencis loĝi en krudaj lignaj kabanoj kaj vivtenis sin kiel bienistoj. Hodiaŭ preskaŭ 4 mil homoj loĝas tie. De tiu loko ankoraŭ plua Oksfordo prenis sian nomon.  Tiu eta Oksfordo en la ŝtato Iovao havas ĉirkaŭ 800 loĝantojn, kiuj eble neniam revis pri propra universitato.

La Oksfordo en Alabamo (fondita en 1850) kun hodiaŭ 21 mil loĝantoj ricevis la nomon pro ĝia propra geografika situo. Same kiel en nia urbo, bovoj iam tie trapasis riveron, nome la Choccolocco Creek.

Ĉiu el tiuj multaj Oksfordoj havas sian propran historion, kiu certe meritas esti plene rakontata.

1 comment:

  1. Reen al la radikoj ! En 2014 pli ol 72 mil usonaj vizitantoj venis al Oxfordshire, la plej granda nombro de vizitantoj.

    ReplyDelete