Monday 19 January 2015

Moderna Arto



En nia urbo abundas arto, maljuna kaj nuntempa, ekspoziciata en diversaj muzeoj kaj galerioj. Unu el la pli junaj lokoj por ĝi estas la Modern Art Oxford, kuj establiĝis kiel muzeo de moderna arto (MoMA) en la jaro 1965, inspirita de la konata novjorka muzeo. Efektive ne temas pri muzeo, ĉar la ekspozicio daure ŝanĝiĝas, tamen la artaĵoj estas ne komerceblaj. La iom sobra konstruaĵo troviĝas ĝuste en la urbocentro.

La galerio kutime montras verkojn de nuntempaj artistoj. Ofte ili bezonas multe da eksplikado, alie oni sentiĝos perpleksa aŭ eĉ iom trompita. Estas, kvazaŭ la hodiaŭaj artistoj sentas nur per la kapo kaj ne plu ekzistas la kvin sentumoj. Do la rezulto de tio estas, ke la vizitantoj pli ofte staras antaŭ longaj poreksplikaj tekstoj ol antaŭ la ekspoziciaĵo mem.

Nu, ĵus alia ekspozicio kun la temo “Sufiĉas amo”* malfermis la pordojn, kiu prezentas verkojn de brita William Morris (1834- 1896) kaj la usona Andy Warhol (1928- 1987). Ambaŭ artistoj estis multfacetaj homoj. Jen la tradicia diversflanka metiisto, poeto kaj socia reformisto, radikita en la kampara Anglio, kaj jen la monduma Pop- artisto, la ega admiranto de brila Holivudo.

Ambaŭ estis tre sociaj homoj, ambaŭ uzadis gravuraĵon kaj ambaŭ estis entreprenistoj, kiuj popularigis la amasproduktadon por siaj artaĵoj. Kaj ambaŭ tre pripensis la sociajn problemojn de sia tempo. Ilia agado ĝis nun influis kaj ankoraŭ hodiaŭ inspiras tre multajn homojn tutmonde.

Sur du etaĝoj la vizitanto renkontas desegnitajn kaj skribitajn verkojn de la artistoj. La plej elstara objekto de W. Morris estas la larĝa (aprox. 2,50 x 7m) teksita Sankta Gralo- murtapiŝo, kiu temas pri la legendo de la Reĝo Arturo. Ankaŭ de A. Warhol troviĝas tapiŝo tie. Tiu montras portreton de mondfama aktorino Marilyn Monroe.

Ne nur larĝaj verkoj estas ekspoziciataj, oni povas ankaŭ vidi multajn malgrandajn desegnaĵojn, presaĵojn kaj magazinojn aŭ librojn. Morris ofte uzis ksilografion, kaj Warhol prefere laboris per fotografaj teknikoj. De ambaŭ artistoj estas montritaj belaj desegnitaj portretoj, sorĉa pro sia simpleco estas unu de Warhol.

Morris iam diris, ke li ne plu volis arton nur por malmultaj homoj, same kiel edukadon kaj liberecon. Sur longa tablo oni povas vidi de li tiaman modernan tapeton kun granda flora motivo, kiel ĝi estas paŝo post paŝo evoluita.

Parto de ekspozicio temas pri nuntempa agado. En subtera etaĝo laboras juna artisto per komputilo kaj filmoj inspiritaj de ambaŭ grandaj artistoj, kaj en la enirhalo dum malfermaj horoj diversaj metiistoj montras siajn metiojn, kiel ekzemple teksiistoj, ceramikisto aŭ ŝtonmuro- konstruistoj.

Tiu ekspozicio, kiu ĝojigas la okulojn kaj la kapon samgrade, certe alogos multajn vizitantojn ĝis la komenciĝo de marto.

(*Titolo de libro de William Morris)

 

No comments:

Post a Comment