Meze de la urba centro troviĝas aro da imponaj konstruaĵoj, ŝatataj arkitektonaj vidindaĵoj, kiuj apartenas al la universitato de Oksfordo. Ili estas hejmo de la universitata biblioteko, la Bodleian Library. Ĝi konsistas el pli ol 50 librejoj kaj estas unu el la plej elstaraj bibliotekoj tutmonde kun siaj pli ol 11 milionoj da libroj, manuskriptoj kaj abundaj elektronikaj revuoj.
Komenciĝas ĝia historio jam en la mezepoko, kiam ĉiu kolegio havis sian propran librejon. En 1320 estis fondita la unua universitata biblioteko. Oksfordo, ofte favorita loko por la potenculoj, ricevis jam frue gravajn kolektojn da libroj kaj raraj manuskriptoj sed ne ĉiam bonŝanco trafis la universitaton. Do je la fino de la 16a jarcento la bibliotka afero ne bonfartis. Nur kiam Sir Thomas Bodley (1545- 1613) aperis kaj prizorgis tiun aferon la sorto de la biblioteko ŝanĝiĝis. Li mem estis iam studento de la kolegio Merton kaj poste multe vojaĝis kiel diplomato de reĝino Elizabeth. Kiam li, nun sufiĉe riĉa, emeritis li prizorgis la renovigon de la maljuna libreja domo, kiu poste malfermis la pordon por erudiciuloj en 1602. Li donacis proksime 2500 librojn por la nova institucio. La libroj ne estis deprunteblaj.
En la jaro 1610 Bodley faris kontrakton kun londona entreprenisto, ke unu ekzemplo de ĉiu freŝeldonita anglalingva libro estu metita en la universitata biblioteko. Jam baldaŭ stoka spaco mankis, do la olda konstruaĵo estis pligrandigita kaj novaj konstruitaj, kiel ekzemple la fama Radcliffe Camera (1737-1749), en la centro de la Radcliffe- placo.
Tamen pro la plia universitata kreskado tio ne sufiĉis, do en la komenco de la 20a jarcento subtera stokejo por libroj, la plej granda tutmonde, estis konstruita. En la jaro 1914 la biblioteko posedis 1 miliono da libroj. Tia fama kaj bone stokita biblioteko kompreneble allogis pli kaj pli eksteroksfordajn erudiciulojn kaj universitatajn esploristojn. Jam post kelkaj jaroj oni komprenis ke nova konstruaĵo necesu. De 1937- 1940 nova domo, la New Bodleian Library estis konstruita, kiu provizis spacon por studado kaj 5 milionoj da libroj. Tiu nova konstruaĵo spegulas la tiaman modernan arkitekturon, kontraste al la maljuna kolegio- stilo de urbo.
Tiu estis la lasta ĉapitro pri konstruaĵoj de la universitata biblioteko ĝis,,,
Biblioteko Weston
Intertempe la tutmonda libra publikigado multnombriĝis, kaj kompreneble ankaŭ la libreja servico. Kvankam oni prognozis la morton de libro en la nova, virtuala 21a jarcento, okasis explodo da informoj kaj plia eldonado de libroj. La iam nova biblioteko ankaŭ ne plu plenumis la standarton de la 21 jarcento.
Do oni decidis unue starigi ĉe Swindon sude de Oksfordo novan modernan librostokejon kun pli ol 150 mejlojn da librobretoj kaj sufiĉe da spaco por estonta pligrandigo de stokejo (la biblioteko ricevas ĉiun labortagon ĉirka mil libroj). Due oni decidis tute renovigi la New Bodleian Library.
La renovigo de la konstruaĵo de 2011- 2014 estis tre profunda afero. En la plana fazo oni publike exc pridiskutis la tutan detruon de la konstruaĵo, kiu estis taksita de multaj kiel plej malbela publika konstruaĵo en la urbocentro inter la multaj maljunaj klasikaj domoj.
Sed fine oni lasis stari la fasadon kaj detruis grandan parton de la interno de ĝi. La rekonstruo ŝanĝis preskaŭ ĉion.
La nova biblioteko nun enhavas 11 ĉefstokejojn, 3 subterajn sekurecajn stokejojn, 3 novajn studĉambrojn, spacon por prelegoj, ankaŭ spaco por konserva kaj digitala laboro. Kiam la biblioteko oficiale malfermiĝas en kelkajn semajnojn, ĝi estos alirebla ankaŭ por oksfordaj civitanoj kaj vizitantoj, kiu povas konatiĝi kun la plej valoraj universitataj trezoroj kaj esplora aktivado.
Krom la ekspozicia spaco troviĝas ankaŭ spaco por plurmedia aktivado, kaj kafejo. Kaj la biblioteko nun estas ankaŭ virtuale alirebla pere de interreto.
Kiel unu ekzemplo el multaj novaj, kiu estas rimarkinda en la nova domo, staras kutima seĝo. Ĉar oni pasas multe da tempo je legado oni deziras sidi kompreneble komforte. Ĝuste tion oni povas sur la novaj kverklignaj seĝoj en la studĉambroj. Tiuj estis dizajnitaj de la internacie konataj britoj E. Barber kaj J. Ogersby.
La tuta entrepreno de la rekonstruo kompreneble englutis enormajn sumojn da mono, nome 80 milionoj da pundoj. La universitato dependis ĉiukaze de donacoj. La plej granda venis de la filantropa familia entrepreno Garfield Weston Foundation, kiu sindone donacis 25 milionoj da pundoj. Pro tio agado la Bodleian Biblioteko estis renomita al Weston.
No comments:
Post a Comment