Friday 30 January 2015

La Rakonto Muzeo

 
 
Probable la plej multaj el ni ankoraŭ memoras la tempon, kiam ni atentege sekvis la antaŭlegatajn infanrakontojn de iu familia membro. Ĉu la fabeloj de Anderson aŭ de la Gefratoj Grimm, aŭ la kuraĝaj aventuroj de Pinokjo- ĉiam ni estis tute absorbitaj de la rakonto. Ni povis esplori aliajn mondojn, identiĝi kun fremdaj personoj, eĉ herooj, kaj per tio ankaŭ iom eskapi la realon.
 
Ekde pasinta jaro en nia urbo troviĝas loko, kiu estas hejmo por tiaj mirindaj vojaĝoj libraj. La Rakonto Muzeo estas entrepreno de karitata organizaĵo, kiu celas al rakontriĉa socio pere de diversaj agadoj rilate al infana literaturo.
 
Per granda anonima donaco de 2,5 milionoj da britaj pundoj la iniciatoroj povis aĉeti tri konstruaĵojn en la strato Pembroke Street, proksime de la Christ Church College, por ekrealigi sian vizion. Kelkaj partoj jam estas alireblaj kaj la vizitantoj povas vidi ekzemple la ekspozicio “26 karakteroj”, en kiu troviĝas fotoj de konataj aŭtoroj. Ili montras sin en kostumoj de sia plej ŝatata infaneca rakontkaraktero.
 
Jam antaŭtagmezo la muzeo estas plenigita per gajaj infanoj, tutaj lernejklasoj esplorante la diversajn temĉambrojn en ĉiuj etaĝoj. Ili vestas sin mem per fantaziaj kostumoj, aŭskultas rakontojn elbuŝe aŭ laŭtile, kaj ili mem skribas aŭ desegnas rakontojn.
En kelkaj ĉambroj la malluma flanko de la vivo regas kaj fantomoj kaj skeletoj vekigas la infanan fantazion kaj en aliaj invitas vin bonaj serĉistinoj kaj belaj feinoj.
 
La muzeo ofertas multfacetajn programojn por infanoj kaj adoltoj, kiuj rilatas al infana literaturo, kiel renkontiĝojn kun verkistoj, ilustriistoj kaj muzikistoj aŭ ankaŭ rakontistoj. Oni ekzemple povas partopreni en kuirkurso aŭ provi presaĵon, aŭ eĉ joge senstreĉiĝi.
Kaj kiam la tuta familio ĉeestas, bonvenas la ĵus malfermita kafejo per bongustaj frandaĵoj.
 
La muzeo tutjare invitas vin kaj en la ferioj apartaj programoj estas ofertitaj.

No comments:

Post a Comment