Tuesday 22 March 2016

Ho ve, la prezoj de domoj !

Oksfordo estas tradicia, tre bela kaj vivanta urbo enligita en trankvila verda pejzaĝo. Kun pli ol 26% de la loĝantaro plentempaj studentoj kaj granda parto da altkvalitaj junaj profesiuloj, ne mankas je intelekta kapacito. Do la plej bona loĝloko, ĉu ne?
Tamen ne eblas por ĉiu trovi ĝustan kaj pageblan loĝejon aŭ domon en Oksfordo.
Hieraŭ oni povis ĵurnale ekscii, ke unuafoje la averaĝa domoprezo en Anglio kaj Kimrio nun atingis la markon de £ 300 000. Certe por makleristoj tiu estas bona novaĵo. Ili ĵus fiere anoncis, ke vendejas domo en nur sep tagoj.
Vere serioza problemo tutsocia evoluiĝas.

En Oksfordo dum la lastaj 10 jaroj domoprezoj kvaroblis, tiel ke nun estas pagita £ 327 000 por meza domo. La problemo de nia urbo estas, ke rapide kreskis la loĝantaro en la lastaj jaroj pro bona evoluo de scienca, teknologia kaj farmacia kampoj. Aliflanke en la urbo ne eblas plie konstrui novajn domojn pro manko de spaco. La lokaj aŭtoritatoj ĉirkaŭantaj Oksfordo ne ŝatas la pligrandiĝon de la urbo kaj malkonsentas pri nova doma konstruado en sia teritorio. Nun oni postulas de la registaro, ke ĝi devigas ilin konsenti.
Post St. Albans, London, Cambridge, Guildenford kaj Woking nuntempe Oksfordo havas la plej altajn domprezojn, sed kompare al la averaĝa enspezo de la loĝantaro (£ 27 000) nia urbo estas la plej nepagebla en Britio.

Jen nepre necesas ŝanĝo !
                                                         

No comments:

Post a Comment