Saturday 5 March 2016

Edible books- manĝeblaj libroj

Kiel kutime je la tutmonda Tago de la libro multaj aktivecoj okazis en nia urbo, ĉu en lernejoj, infanĝardenoj aŭ bibliotekoj kaj librovendejoj- ĉie renkontiĝis legemuloj.

Ĉi-jare aparta evento estis aldonita. En la scienca biblioteko (RSL) de Universitato Oksfordo estis organizita Manĝebla Libro Festivalo. Ne vere temas pri festivalo, eble iom grandscale, sed pri malgranda publika festeca okazaĵo, en kiu frandaĵoj, kreataj de uzantoj kaj kunlaborantoj de la biblioteko estis ekspoziciataj, priparolataj kaj fine fervore manĝataj.
En ĉambro multaj tabloj estis preparitaj per libroj kaj manĝajoj, plejparte kukoj. Vere kreemaj kaj tre belegaj artaĵoj estis prezentataj, kiuj montris rilaton al iu aparta libro. Premiitaj estis en kvin kategorioj:
Plej kreema, plej amuza, plej librosimila, plej bona leganto-kontribuo, kaj elekto de festivalaj
partoprenantoj.

La unuan premion ricevis kuka skulptaĵo pri la konata “Pinokjo” de Carlo Lorenzini.
La plej amuza kontribuaĵo estis malplena kuketo-biskvitejo, kiu rilatas al la plej vendita libro de Agatha Christi "Kaj tiam neniu".
Premion por la plej librosimila objekto gajnis bakaĵo koncerne la libron "Vojaĝo al la luno" de Jule Verne. Tiu kontribuo estis ankaŭ la plej pionira pro ĝia teknika apliko. Malantaŭ la libro troviĝis tre malgranda projekciilo, kiu ebligis rigardi al originala senvoĉa franca filmo (1902) koncerne la lunrakonton de Jule Verne.
La plej bona leganto-kontribuo estis bongusta kuko pri la infanolibro "La reto de Charlotte" de la usona aŭtoro E. B. White.
Nekredeble altkvalita artaĵo pri la fantazia novelo "La Vojaĝo sur la Matenruĝo" de la oksforda C.S.Lewis ricevis la plej multajn verdajn afiŝetojn de vizitantoj. Ĉu vere iu kuraĝus ektranĉi la majstran verkaĵon pro simpla apetito?

Estis multaj libroj tie kaj kelkaj, kiel ekz. “Ĉokolado-Fabriko” de Roald Dahl instigis eĉ tri homojn krei ion per la dolĉa nigra afero.
Kuko koncerne la libron de Dave Gouldson “Pikilo en la rakonto” (Sting in the tale) kaptis mian atenton. La verkisto kaj biologia profesoro estas fondinto de brita Burdo-Asocio. Patricia Chantegret, la kreinto de libra kuko kun marcipana kovrilo mem estas membro de la asocio. La nuntempa minaca situacio de burdoj estas kora afero por ŝi. Per sia kontribuo al la festivalo ŝi esperas diskonigi la rimakindan aŭtoron kaj ties klopodo pri la burdoj.

Post la oficiala babilado la gastoj estis invitita al gastumado de la frandaĵoj. Malfacilis fari ĝustan decidon kion manĝi, ĉar oni ja ne povas havi ĉion. Fervore la partoprenantoj elektis kaj ĝuis kukon aŭ aliajn manĝaĵojn.
Ankoraŭ unu vorton pri la premioj. Ili konsistis el partoprena atestilo kaj 3D- presaĵo en formo de kolora kulero. Kompreneble estis iu pri scienca afero.

Post tiu sukcesa unua okazaĵo tiu festivalo certe allogos en la venontaj jaroj pli kaj pli da partoprenantoj.



                                                              Foto Nick Cistone

No comments:

Post a Comment