Thursday 7 January 2016

Lulilo de Oxfam



Urbocentre en la strato Broad Street troviĝas iom modesta butiko, kie mankas la tipaj modaj kaj multekostaj artikoloj de la apudaj vendejoj. Jen ĉiutagaj, jam uzitaj aĵoj kiel vestaĵo, hejmaj aĵoj, libroj aŭ muzikaĵoj estas vendataj. Temas pri karitata butiko de Oxfam- International, (internacia koalicio de neregistaraj organizaĵoj por lukti kontraŭ malriĉeco).

Efektive tiu malgranda butiko estis la unua el miloj de tiaj butikoj tutmonde nuntempe.

La historio de Oxfam komencis en 1942 en tiu ĉi domo, kiam renkontiĝis grupo de kvakeroj, sociaj aktivuloj, kaj akademiuloj por fondi la Komitaton por Malsatkatastrofo- Reliefo. Unue ili provis persvadi la britan registaron permesi manĝaĵo-reliefon tra la Aliancita blokado por la malsataj civitanoj de okupita Belgio kaj Grekio.

En 1943 la oksforda komitato lanĉis sian unuan praktikan projekton 'Grekan Semajnon' kaj kolektis 10.700 da pundoj por la greka Ruĝa Kruco. Tio estis nekredebla fortostreĉo de unu brita urbo en tiama milita tempo.

Tiam en 1947 establis la komitato la unuan butikon, kie homoj povis donaci ne plu uzatajn aĵojn, kiuj poste estis venditaj. Oxfam kreskis, ke ĝi fariĝis tutmonda afero kun 10 mil profesiaj kunlaborantoj kaj 50 mil volontuloj. Hodiaŭ Oxfam laboras en preskaŭ cent landoj precipe tie, kie la homoj estas plej malriĉaj aŭ helpas en situaciojn de naturaj aŭ sociaj katastrofoj.

Certe, Oxfam kun ĉiuj siaj projektoj ankoraŭ ekzistos longe, tiom longe ĝis la homa socio fariĝas pli solidareca.










No comments:

Post a Comment