Saturday 23 January 2016

Endomen faleginta ŝarko



En 1986 iom stranga okazo surprizis la loĝantaron de la urboparto Headington. La 9 an de aŭgusto, datreveno de nuklea bombofaligo sur Nagasako, granda ŝarko “falis kiel el la blua ĉielo” sur la domo en strato New High Street numero du. Tia la novaĵo.

Efektive temas pri artaĵo, elpensaĵo de Bill Heine, la domposedanto. La loka radioprezentisto, kiu intencis per granda skulptaĵo esprimi sian aktualan senton. Laŭ li, temas pri sento de iu tute malespera kaj malpotenta vidalvide de nuklea minaco (Nagasako, Ĉernobilo kaj nuntempaj militaj nukleaj armiloj). Do senesperulo, kiu ŝatus frapi trukon tra sia tegmento.

La artisto John Buckley dezajnis la pli ol 7 metrojn longan skulptaĵon kaj loka metiisto faris ĝin el vitrofibro. Fakte, tiu afero estis siatempe efektive aparta loka evento kaj uloj, ne nur najbaraj, gapis al tiu neatendita novaĵo. Sed la urbaj administraciuloj ne ŝatis la artaĵon sur la tegmento. Ne ekzistis plana permeso, kaj eble la tuta konstruaĵo povus kolapsi pro la skulptaĵo. Do, oni postulis de la posedanto, ke ĝi estu demuntita. Heine protestis kontraŭ tio. La afero venis al la korto kaj finfine en 1992 la ministro pri medio decidis, ke la skulptaĵo ne estas malagrabla vidaĵo kaj povus resti tie.

Hodiaŭ preskaŭ 30 jaroj post la starigo de la tegmenta fiŝo, ĝi estas loka vidindaĵo kaj ankoraŭ pensigaĵo pri minacaj povoj en nia mondo.

No comments:

Post a Comment