Monday 18 January 2016

Cigna vero

Komunikaĵo en brita gazeto kaptis mian atenton. En ĝi estis rakontita, ke ni atendu longdaŭran kaj severan vintron. Indikilo por tiu supozo estas la alveno de cigno el Rusio, pli ĝuste la Malgranda cigno el Sibirio jam preskaŭ unu monaton pli frue kiel kutime. Naturprotekta asocio en Slimbrige, kiu registras tempajn ciklojn de travojaĝantaj birdoj ekde 1963, anoncis unue la alvenon kaj faris la antaŭdiron.
La Malgranda cigno, rekonebla pro ĝia flavkolora bekobazo kaj bela “kantado”, kovas en norda oriento, sed prefere forflugas por travintri en Eŭropo, kiam la vetero malvarmiĝas.

Bone, ĝis nun ne vere estis vintro en suda Britio; ni ja iom kutimiĝis al la agrablaj kondiĉoj. Do ni atentu. Jam de rusa diraĵo ni aŭdas, ke Malgranda cigno alportas neĝon sur sia beko.

Tiu komunikaĵo pensigas min pri alia cigna afero en la reĝlando, nome, ke ĉi tie ekde mezepoko ekzistas   leĝo pri reĝa propriga rajto je nemarkitaj cignoj troviĝintaj en malfermaj akvoj. Ĉiukaze temas pri hejma Muta cigno, kiu estas iom pli granda ol sia orienta parenco.

Ĉiu somero sur la rivero Temizo okazas reĝa ceremonio nomita Cigna enketo (angla Swan Upping), je kiu oficialuloj kaptas cignojn por fiksi ringon je kruo. En pasintaj jarcentoj ili estis markitaj sur la beko, kaj tio koncernis posedaĵon kaj fine manĝaĵon, sed hodiaŭ temas pri kalkulado kaj protektado. Cignoj en Britio estas bone prizorgataj, eĉ en vintro.

En 2012 post naŭcent jarcentoj la unuan fojon la ceremonio estis rezignita pro inundado de Temizo.
Jen tio estas ja alia afero de la vetero, pli kaj pli nekalkulebla. Ankaŭ en Britio ni devas alkutimiĝi al venontaj inundadoj kiel normala fenomeno de klimata ŝanĝo.






No comments:

Post a Comment