Tuesday 16 December 2014

Vizito en decembra botanika ĝardeno


En Oksfordo ne nur abundas verdaj spacoj kiel parkoj kaj komunaj ĝardenaroj aŭ naturaj rezervejoj,  la urbo ankaŭ fieras pro sia konata botanika ĝardeno. Estas la plej maljuna en Britio, kiu tutjare allogas kaj turistajn kaj urbajn vizitantojn. Ĝi estas fondita antaŭ preskaŭ kvarcent jaroj kun la celo:”Antaŭenigi progresadon kaj glori la naturon”. Kiel universitata entrepreno por scienca studo kaj esploro kun siaj kvinmil malsamaj plantspecioj sur du akroj da grundo ĝi estas unu el la plej biodiversaj lokoj sur nia planedo. La ĝardeno konsistas el la enmura ĝardeno kun siaj maljunaj arboj, la malalta tereno kun la bela herbejo kaj akvaj plantoj, kaj la areo kun la novaj forcejoj por tropikaj kaj dezertaj plantoj.
Tutjare valoras viziton ĉi tie. Ne nur eblas esti ĉiam informita pri la ĵusaj plantaj apartaĵoj en la ĝardeno, oni ankaŭ povas partopreni en diversaj temaj eventoj kiel festoj, popularscienca gvidado aŭ pedagogikaj aktivadoj por la tuta familio.
La lasta evento ĉi-jare estis la publika garnado de la kristnaska arbo en la maljuna forcejo. Estas evento, kiam klasoj da lernejaj infanoj aŭ tutaj familioj venas por manverketi el natura materialo de ĝardeno arban ornamaĵaron. Ili uzas frapetojn de abio aŭ pino, petulo- branĉetojn, diversajn semojn, sekigitajn fruktojn kaj iom da kolora papero. La rezulto estas ĉiujare belega.
La kristnaska arbo en la botanika ĝardeno en ĝia tuta apero konvenas tre bone al la natura ĝardena ĉirkaŭo.
Ekstere en la ĝardeno la verdaĵo jam plejparte perdis siajn foliojn sed ĉirkaŭ la kristnaska arbo sub la veterprotekta glaso troviĝas multe da verdaj plantoj kun flavaj kaj oranĝkoloraj fruktoj, nome pampelmusoj, citronoj kaj mandarinoj. Ankaŭ la bela Kristnaska Stelo abunde kreskas ĉi tie. Ĝia latina nomo Euphorbia pulcherrima signifas la plej bela.
En la malantaŭa flanko de ĝardeno oni bedaŭrinde renkontas malĝojan bildon.
La konata kaj tre amata pli ol ducent jaraj Nigra Pino devis esti faligita. Granda amaso da dikaj branĉoj, tranĉitaj en moveblaj pecoj, kuŝas sur la grundo. Nur parto de la kolosa trunko ankoraŭ rekte staras kiel trista monumento.
Antaŭ ne longe je bela trankvila vetero je la komenco de iu festiva subĉiela muzikevento proksime de la impona arbo aŭdiĝis subite laŭta krako. La muzikistoj iom malsekursenteme rapide ekprenis siajn instrumentojn kaj forkuregis. Nur kelkajn minutojn poste du grandegaj branĉoj falis suben. Unu alia, pro sia stranga formo tre ŝatata arbo estis tute damaĝita. Ankaŭ parto de la maljuna alta ĝardenomuro estis detruita. Kia teruro por ĉiuj ĉeestantoj de la festo sed bonŝanco, ĉar neniu vere estis trafita per tio!
Ne antaŭvidebla terura okazo lasas nin en ŝokita stato, sed kiam ni estas denove iom pli trankvila ni kapablas agnoski ĝin kiel parto neevitebla en pli granda kadro de vivo.
Mi certas, ke jam la venontan printempon nova arbo estos plantita.

No comments:

Post a Comment