Thursday 18 December 2014

La maljuna kinoteatro aparta kaj definite lasta



Kiam oni venas de la urba centro kaj marŝas laŭ la strato Cowley Road jam baldaŭ je la maldekstra flanko videblas allogan lumon de domo en flanka strateto. Ĝi eliĝas de la kinejo Ultimate Picture Palast. Jen la ĝusta loko por pasigi vesperon malvarman kaj malsekan, komforte varmigata kaj bone amuzigata.

En la jaro 1911 tiu malgranda kinoteatro estis la dua establita en Oksfordo. La entreprenisto Frank Stuart ricevis permesilon por tio de la najbara restoracio Elm Tree Tavern.

La ŝanĝeliĝaj filmbildoj tiutempe ja estis ankoraŭ nigrablankaj kaj sentonaj, tamen la publiko probable tre amuziĝis. Estis rakontita, ke iutempe 400 infanoj samtempe ĝujis filmon tie.

Sed post ses jaroj la kinoteatro devis fermi, ĉar Stuart estis ordonata al la trupo por servi en la Granda Milito. Ankaŭ la konkurenco kun pli modernaj kaj grandaj domoj nun aperis en la urbo, do la malgranda kinoteatro ne remalfermis la pordojn. Ĝi estis uzata kiel mebla stokejo dum multaj jaroj.

Nur en la jaro 1976 la filmamantoj Bill Heine kaj Pablo Butcher malfermis denove la kinejon sub la nova nomo Penultimate Picture Palast (preskaŭ lasta kinoteatro). Ili elektis aparte provokativajn kaj eklektikajn filmojn por ilia programero ĝis la fermo 1994.

En la somero de la sama jaro la ŝajne rezignita domo estis neleĝe okupita de iom ribela grupo kiu malfermis sian Liberty Cinema-on (Libera Kinejo) por kelka tempo.

En 1997 la Domo, nun kun renovigita fasado, malfermiĝis denove kiel regula kinejo sub la nomo Ultimate Picture Palast (vere lasta kinoteatro) en la pli kaj pli populara areo ĉirkaŭ la strato Cowley Road.
La posedanto ŝanĝiĝis denove en 2009 kaj ankaŭ la interno.

En 2011, post cent jaroj, la loka filmisto Philip Hind produktis la bonan dokumentaĵon The Ultimate Survivor (La vere lasta postvivanto) pri la unika domo.

Hodiaŭ la kinejo estas ŝatata loko, kie oni povas komforte sidi en preskaŭ hejma atmosfero, ĝuji bongustan glaciaĵon aŭ aliajn frandaĵojn de la enĉambra vendejeto, kaj vidi kaj apartajn kaj kutimajn komercajn filmojn. La kinejo ankoraŭ hodiaŭ estas privata entrepreno, sed ne plejparte pro la profito, sed por servi la komunumon kiel loko por filmamantoj kaj amikoj de loka tradicio.

No comments:

Post a Comment