Monday 23 February 2015

Nazosako- bona manĝloko

Hodiaŭ mi skribas pri unu el miaj plej preferataj restoracioj mezurbaj. Estas iom nespeciala kaj ne tre moda loko, kvankam ĝi troviĝas nur kelkajn paŝojn for de la plej frekventa aĉetadostrato Cornmarket Street. La restoracio The Nosebag estas delonge konata kaj ege ŝatata de l' oksforda loĝantaro. Mia kolego iam diris al mi, ke li jam antaŭ 25 jaroj kutime vizitis ĝin. Estas loko, kie ciam estas malavare servata bona kaj sana manĝaĵo preparita el freŝaj ingrediencoj je modestaj prezoj.

Por eniri la restoracion en la malnova konstruaĝo oni devas grimpi al la unua etaĝo kaj tuj troviĝas en ĉambro kun malfermita kuirejo, kie estas videblaj la plej bongustaj pladoj kaj frandaĵoj. Sur grandaj tabuloj, iom kantinece, oni povas legi la aktualajn ofertojn de la tago.


Per rekta kontakto kun la kuiristo kaj la manĝaĵoj la decido, kion preni estas rapide farita. Ĉar ni estas vegetaranoj tiu loko estas la ĝusta elekto por mia familio. Abundas ja ankaŭ multaj diversaj senviandaj pladoj, supoj kaj salatoj.
Ne longe kaj ni sidas je la tablo, kiu jam akvo estas provizita kaj ĉiam freŝaj floroj belas. Kompreneble, ke la manĝaĵo bongustas.
Eble ĉi tie ja estas iom speciala. La vazaro konsistas el manfarita verda ceramiko, kiu bone harmonias kun la nature ligna meblaro.
Ne gravas kiam vi vizitas la restoracion, ĉu por tagmanĝo, vespermanĝo aŭ nur por mallonga restado kun kafeo kaj kuketo- ĉiam vi estas tre bonvena kaj bone satigita en agrabla ĉirkaŭo.
 

No comments:

Post a Comment