Saturday 21 February 2015

Ceramiko, sed ne nur

En la urboparto Jericho, en la Walton- strato troviĝas ekde 2013 malgranda galerio. La Oxford Ceramics en iom modesta domo estas nun bone establita en la urba arta sceno. Verkoj de la plej bonaj artistoj kaj metiistoj estas ekspoziciataj, ĉefe ceramikaj, sed ne nur. Videblaj estas ankaŭ juveloj, korboj aŭ lignaj objektoj. La galeriisto havas bonan konekton al asiaj ceramikistoj. Jam potoj de la fama japana artisto Shoji Hamada estis en lia galerio. Ankaŭ la plej konataj britaj ceramikistoj ekspoziciis ĉi tie. Kiel ekzemple Michael Cardew aŭ la tre ŝatata mastro Bernard Leach, kies potoj estis forte influitaj de asia ceramikado.



Ĉi-foje mia atento estis kaptita ne de ceramiko, sed de verkoj faritaj sole el ne traktitaj naturaj materialoj. La irlandano Joe Hogan estas tradicia korbplektisto, tamen en tiu ekspozicio liaj pli artistaj verkoj estas montrataj. Ili estas pruvo de solida metia scipovo kaj esprimo de artista kreemo. Li faras tri- dimensiajn objektojn, plejparte plektitaj el vergetoj de saliko. Por aliaj li uzis branĉetojn de lariko, eĉ kun ĝiaj fruktoj. La beleco de liaj objektoj estiĝas per la kontrasto de glataj, malfaste kaj akurate plektitaj surfacoj kaj de pli grandaj pecoj, ekz de kruda ligno. Kelkaj objektoj ŝajnas kiel jŭs prenitaj el la arbaro, kiel ekz. diversaj plektitaj nestoj. Ankaŭ branĉaj ŝeloj estas prilaboritaj. Liaj kreaĵoj estas tre inspiraj; mi povas senti lian ludeman sintenon. Tiuj objektoj ne plu celas al uzebleco, ili estas transformitaj al mensaj aĵoj; kelkfoje poezio kaj magio estiĝas.

Ĉu eble la feinoj kaj troletoj de lia irlanda verda heredaĵo helpis krei la objektojn?

Kompreneble ankaŭ en tiu ekspozicio troviĝas ceramiko, kaj denove de asia artisto. La potoj kaj aliaj objektoj de Akiko Hirai tre kontrastas la naturproksimajn kreaĵojn de Joe Hogan. La kontraŭo de ambaŭ emfazas ilian unikecon.


 

No comments:

Post a Comment