Friday 8 April 2016

Bardo Neo

Estis jam iom malfrue kaj la ĉefaj vendejstratoj ne plu estis ŝtopitaj de amaso da vizitantoj kaj lokaj homoj, kiam min allogis kaptinta muziko. Mi devis halti kaj atente aŭskulti. Mi vidis viron, kiu sidis kun gitaro surstrate antaŭ jam fermita vendejo. Plaĉis al mi lia mola kaj plena kantado. Li aperinte ne estis unu el tiuj fimuzikantoj, kiu ĉefe celas al monero. Ne, li efektive estas Bardo, unu el la longa tradicio de subĉielaj muzikantoj, kiuj ne povas alie ol muzikeme rakonti pri la vivo.
Ni iom interparolis kaj mi plu aŭskultis lin kanti.

Do, jen Neo, kiel li nomiĝas.
Li estas senhejma homo kreskinta en nia urbo. Sed libervole li rezignis pri fiksa loĝejo ekde li estis junulo.
Mi demandis al li, ĉu li jam ludis en trinkejo kiel kutimas ĉi tie. Iom konfuzita li respondis, ke li nur de kelkaj monatoj ludas la gitaron. Ĉu vere?, mi min demandis. Li sonis laŭ mi kiel profesia kantisto. Liaj kantoj temas pri la vivo surstrate, observoj en la socio kaj kompreneble pri amo ("Vi estas la foto en la albumo de mia menso...")

Nu, intertempe li efektive ludis en diversaj lokoj. Iu gravuleto rekonis lian talenton kaj kun la helpo de Oksforda senhejmo- projekto li jam ekaperis en la interreto per sia propra kanalo. Kaj eble pli mirinda, Neo ĵus preparis sian unuan KD-on. Oni donis al li senpagan tempon en muzikstudio por registri. Kiam li sukcesas, li intencas uzi la enspezojn por fonduso, kiu ebligas akiri pecon da lando por senhejmuloj. Ekzistas ja multnombraj homoj surstrate, kiuj prefere loĝus en propra loĝejo. Por tiuj homoj tia loko povus esti restaĵo dum kelke da tempo ĝis ili denove trovas daŭran loĝejon.
Spite, ke la urba administracio provizas noktan ŝirmejon, senhejmuloj pro diversaj kialoj ofte preferas ne uzi tian.

Esperas mi, ke li daŭre bonfartas kaj liaj revoj efektiviĝas.




No comments:

Post a Comment