Plaĉas al mi vidi la unuajn florojn en la arbetaro kaj en la arboj post la iom griza vintro. Sed unu ekflorantan arbon ĉi tie mi ĉiam rigardas kun aparta atento. Temas pri malgranda ĉerizoarbo proksime de la sudflanka parkeniro. Ĝi estas severe damaĝita, verŝajne junaĝe je la suba parto de la trunko. Rigardante tiun parton de la arbeto, oni povas vidi, ke jam montriĝas la interna ligno, kaj ke ĝi ŝajnas mortinta kaj de insektoj tramanĝataj. Sed la ŝelo ĉirkaŭanta la vundon aspektas ne malbone, kvazaŭ la arbo provu fermi la lezon.
En malfrua aŭtuno kaj vintro tiu ĉeriza arbo, staranta iom malrekta ĉe la vojo, aspektas tiom malforta kaj kompatinda, ke mi jam demandis al mi, ĉu ĝi pluan jaron postvivos. Kaj printempe denove la malbeluleto ekfloras, kaj ŝajne eĉ pli forte ol en la pasinta jaro; ĝi estas transformita al blanka bukedo, en kiu abeloj kaj burdoj gaje ĉirkaŭzumadas.
Ja estas aparta arbo. Ĝi estis plantita en 1999 de oksforda societo kontraŭstaranta nuklean minacon. Antaŭ la arbo troviĝas tableto kun enskribo koncerne Hiroŝimon kaj la esperon ke ne okazas alia nuklea katastrofo.
Intertempe pli kaj pli da nukleaj armiloj pretigas por nia plena detruo kaj eĉ la tiel nomata paca nuklea energiouzado montris post Tŝernobilo sian ombran flankon denove en Japanio je la Fokuŝima katastrofo.
Por mi la kripligita arbo en Florence Parko staras kiel simbolo por nia tuta tero, serioze vundita kaj tamen ankoraŭ vivanta. Estas admono por ke ni atentu pri tiu delikata estaĵo.
Majo de 2an 2016
Kiel bona aŭguro, hodiaŭ alvenis svarmo da abeloj en tiu aparta arbeto ! Tre plaĉis al mi tiu vidindaĵo. Mi alvokis la Natura- Abeloj- Societo-on, kaj nelonge poste paro da abelistoj venis por prizorgi ĝin kaj informis min iom pri la abela afero.
Poste hejme mi konversaciis kun la estro de la asocio kaj estis tre surprizita, kiam mi eksciis, ke li nomiĝas Honigmann, kiu estas en la germana Mieloviro. Nomen est omen.
Foto: Abelisto Brian Fiddian, Oksfordo