La publika evento "Malfermitaj Pordoj" ĉiujare 
donas bonan okazon viziti ŝatatajn jam konatajn lokojn aŭ ankoraŭ ne 
malkovritajn de vi urbajn atrakciojn. Ĉi-jare mi vizitis en la orienta 
urboparto la Hospitalo kaj Kapelo de St. Bartolomeo.
Oni
 povus preskaŭ maltrafi la mallarĝan vojeton, kiu forkondukiĝas de la 
ege okupita Cowley Road al la kapelo, se ne markus tiun lokon granda olda kverko. Jam post nur kelkaj paŝoj oni 
troviĝas en pejzaĝa etoso; ambaŭflanke densa verdaĵo, malantaŭ heĝoj 
herbejoj kaj ĝardenoj. Sekvas kelkaj ĉarmaj dometoj tradiciaj, kaj fine 
la serĉata loko.
 
Malfermas belega trankvila tereno kun impona 
larĝflanka loĝejkonstruaĵo kaj la simpla preĝejo, kiu iom similas 
grenejon, se oni ne remarkus la gotikajn fenestrojn. Ĉio enmetita en 
abunda verdaĵo kun fruktarboj, kies fruktoj tre allogas. Vere tre 
speciala loko.
 
La historio de la hospitalo rekondukas nin al la
 mezepoko. Ĝi estis fondita de la angla reĝo Henri la 1a. en la jaro 
1126 kiel hejmo por lepruloj. Tiam la loko troviĝis mejlo for de la 
urbaj muroj, do sufiĉe sekura por la oksfordaj civitanoj. Laŭdokumente 12 malsanuloj loĝis ĉi tie.
 
En 
1329 reĝo Edward la 3a transdonis la malsanulejo al la universitata kolegio Oriel. Estis tempo en kiu la pesto ravis la urbon. For de la urbo kelegianoj trovis ripozejo, Tiam la konstruaĵo estis
 uzita kiel hejmo por malriĉuloj kiuj ricevis manĝaĵon kaj iom da mono 
por komuna laboro. Ekzistis ankaŭ spirita prizorgado. Kapelano ĉeestis, kaj
 la maljuna malgranda kapelo estis rekonstruita. En Civila Milito la konstruejoj 
servis kiel loĝejo por soldatoj. Sekvis 200 jaroj de malprizorgado de 
ili. La domo eĉ servis kiel drinkejo. Nur komence de la 20a jarcento ambaŭ konstruaĵoj estis donitaj al la loka 
preĝeja komunumo. La urbo intertempe pligrandiĝiĝis tiel, ke nun tiu loko estis parto de Oksfordo.
 
Hodiaŭ la domo kun nova facado el la 17a jarcento estas uzita kiel loĝejo (publike ne vizitinda) kaj la preĝejo por preĝejaj servicoj, muzikaj eventoj kaj ekspozicioj. La interno de ĝi estas tre spareme aranĝita, tamen la spaco havas iom da sakrala etoso. 
Vizito de ĉi tiu loko ĉiukaze valoras.
 
No comments:
Post a Comment