Sunday, 23 April 2017

Blua arbaro

Estis denove iu el tiuj apartaj printempaj tagoj, ŝajne faritaj por ĝojigi la human koron en tempo trista kaj konfuza. Mi vagadis en la arbaro de la universitata arboreto kun familio kaj amikoj. Kia vido! Sub la fagoj disvastiĝis vasta tapiŝo de bluaj floroj. Unufoje jare, en printempo tiu vidindaĵo aperas. Ekzistas diversaj lokoj kiel tiu ĉi en Oxfordo kaj en la ĉirkaŭo de nia urbo, kie floras tiuj floroj. Temas pri Hyacinthoides non-scripta. Estas la scienca, latina nomo. Ĉi tie en Britio, kie la bela planto abundas, ĝi nomiĝas Bluebell (Blua sonorilo), kaj en mia gepatra lingvo la nomo estas Atlantisches Hasengloeckchen (Atlanta leporo-sonorileto). Laŭ mi la germana nomo montras tiel bele la poeton en la sciencisto, la senteblan homon en reĝo de malvarmaj faktoj...

Mi trovis benkon je la vojo kaj tempon por iom resti. Ĉu io okazis? Jes, ja, la arbaro ŝanĝiĝis al mirlando!