Inter multaj muzikaj ofertoj de pli ol 30 kolegioj elstaras tiurelate la muzika programo de kolegio Christ Church kaj de la kolegio St. Magdalen. Ne nur por la grandaj kristanismaj festoj muzikaĵoj estas preparitaj, ankaŭ semajne oni povas partopreni en preĝejaj agadoj, en kiuj muziko ludas gravan rolon. Ekzemple en la kapelo de kolegio St. Magdalen ĉiutage okazas preĝejaj agadoj, du- trifoje, plejparte kantataj. Je la sesa ĉe la Choral Evensong (Vespera Kantado) la ĥoro de la kolegio estas aŭdebla kun ĉiam ŝanĝinta programo. Tiam ankaŭ la knaboj de la alligita lernejo ĉeestas.
Mi kaptis la ŝancon ĉeesti ĝuste tian eventon pasintan semajnon. La kapelo estis lumigita sole de kandeloj kaj la ĥoristoj en tradicia vestaĵo jam staris en la maljuna benkaro. Regis solena etoso. Alterne kantis vizitantoj kaj ĥoristoj. Tamen plejmulte kantis la profesiuloj. La granda kaj la malgranda orgenoj bele sonis. La junaj freŝaj voĉoj de la knaboj bone kontrastis la maturajn de la plenkreskuloj.
Kiam mi rigardis al la molvizaĝaj knaboj en fajnaj kostumoj kaj al la kelkfojaj knabaĉoj malantaŭ ilia fasado, evidentiĝis al mi, ke ĉi tie mankas knabinoj kaj virinoj en la ĥoro. Jen en tiu momento aperas juna blonda virino, bele vestita, kiu transprenas la gvidadon de la ĥoro. Ŝia movado estas pli mola kaj iom danceca. Estas unu el la du orgenistoj de kapelo. Ja, kial ne ankaŭ inoj partoprenantaj en la sankta servico? Ĝis nun nur knaboj kaj viroj rajtas kantadi en la tradicia kolegia ĥoro. Tamen en 2010 dua ĥoro estis establita, en kiu ankaŭ virinoj estas akceptita.
Post la evento la pastoro invitas la vizitantojn al glaso da vino en la antaŭĉambro de la kapelo. Por la knaboj glaso da sambuka suko estas ofertita.
En Britio pli ol duono de la loĝantaro nun deklaras sin kiel nereligia, kaj de el membroj de la plej granda religia grupo, Church of England, nur iom pli ol dek procentoj vizitadas semajne la preĝejon. Do bone, ke ekzistas en Oksfordo lokoj, en kiuj altkvalita muziktradicio de kristana liturgio persistas.
Kapelo St. Magdalen, foto: Hugh Warwick